Seksa slango estas aro de lingvaj terminoj kaj frazoj, kiuj rilatas al seksorganoj, seksprocezoj kaj aktivecoj, kaj kiuj estas ĝenerale konsiderataj kiel "maldecaj". Kelkaj el ili aldonas seksan signifon aŭ referencojn al vortoj, kiuj havas neseksan signifon en kutima lingvo, ekz. "linio" por vulvovagino, "birdo" por peniso, "ovoj" aŭ "globoj" por testikoj kaj simile. De tempo al tempo oni uzas por tiuj ĉi celoj ankaŭ propraj nomoj, ekz. "johnson" aŭ "dick" por peniso. Diversaj kulturoj kaj lingvoj uzas por seksaj celoj aliaj ĉiutagaj vortoj. Tial Eier (ovoj) estas en la germana ofta slanga vorto por testikoj, sed la angla eggs tiun ĉi signifon ne havas. En la hispana multaj el tiuj terminoj devenas el la vortotrezoro de vegetaloj aŭ manĝajoj, tiele napo por peniso (en la hispana nabo, kio ridigas Esperanto lernantojn kiam ili lernas la kutiman esperantan vorton knabo). Krome frufigojmelonoj por mamoj, tapiŝkonko (aŭ simple konko en Hispanameriko) aŭ figo por vagino kaj kukumo por peniso.

Seksa slango en Esperanto redakti