Sekvaloj estas per la erozio de la akvo faritaj valoj, kiuj aŭ nur partatempe aŭ daŭre ne plu posedas fluakvaĵon. Ĉefaj kaŭzoj por tiu geomorfologia fenomeno estas:

  • ŝanĝiĝo de la klimato kaj sekve de tio pligrandiĝo de arideco,
  • subtersurfaca defluo de la akvo en humidaj regionoj.
Karstfenomeno: Sekvalo de la Pra-Fils, 2 km pli supre ol la karstfonto Filsursprung en Germanio

Du procesoj povas kaŭzi ekeston de sekvalo: sub periglaciaj kondiĉoj povas ekesti periglacia valo kaj karsto povas krei subtersurfacan akvodefluejon.