Vilaĝo Semanín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km sude de urbo Česká Třebová. Vivas ĉi tie 617 loĝantoj (2023).

Semanín
germane Schirmdorf
municipo
Preĝejo de sankta Bartolomeo, sonorilturo, kruco kaj La plej sankta Triunuo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Semanín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Česká Třebová
Historia regiono Bohemio
Rivero Semanínský potok
Situo Semanín
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 59″ N 16° 27′ 00″ O / 49.86639 °N, 16.45000 °O / 49.86639; 16.45000 (mapo)
Areo 8,8 km² (880 ha)
Loĝantaro 617 (2023)
Denseco 70,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 560 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 555240
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Semanín
Retpaĝo: www.obecsemanin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua mencio pri Semanín en historia dokumento estas el la jaro 1347, kiam ĝi apartenis al la episkopejo Litomyšl. La ĉeĥa nomo estas atestita de la komenco de 15-a jarcento. De la jaro 1976 ĝis 1998 Semanín estis parto de Česká Třebová.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Bartolomeo estis konstruita en la jaro 1696, frubaroka, ununava kun ortangule finita presbiterejo, fasadoj estas glataj, nur la fronto estas membrigita per lizenoj. La navo estas platplafona, ligna baroka ĥorejo staras sur du lignaj kolonoj, la presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj per krucaj volboj.

La ĉefaltaro estas baroka el la unua duono de 18-a jarcento, portala kun akantaj skulptaĵoj, ceteraj ekipaĵoj estas pseŭdorenesancaj el la 19-a jarcento.

 
Sonorilturo en Semanín

Sonorilturo redakti

La sonorilturo kun kadavrejo situas apud la preĝejo. Ĝi estas origine defenda, duetaĝa, prisma, teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo estas ligna. Sur la sonorila stablo estas skulptita numero de la jaro 1721. La sonorilo devenanta el la jaro 1609 estas 0,8 m alta kaj ĝia diametro estas 1,05 m. Sur ŝtopgarnaĵo de la turetoj estas pentritaj ornamaĵoj kaj surskriboj.

Statuaroj redakti

  • Du statuatroj de Sankta Triunuo.
  • Du statuaroj de Krucumado.

Penta kruco redakti

Verŝajne la plej malnova memorindaĵo en la komunumo estas penta kruco en faga arbareto super la vilaĝo.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.