Semerĥet estis la sesa faraono de la unua egipta dinastio, ĉ. 2861-2853 a. K.[1] Li estas konsiderata uzurpanto ĉar intence li forviŝis la nomon de Aĝib el plurnombraj objektoj, kaj lia nomo mem estis forviŝita kaj preterlasita en la reĝa listo de Sakkara laŭ ordono de la sukcedinto, Kaa.

Semerĥet
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Unua egipta dinastio vd
Patro Aĝib vd
Patrino Betrest vd
Infanoj Kaa vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ebura etikedo de oleujo kun la sigelo de Semerĥet.

Laŭ Manetono li regis 18 jarojn, kaj nomas lin Semempses (laŭ Seksto Julio Afrika kaj Eŭzebio de Cezareo), aŭ Mempses (en la armena versio de Eŭzebio). En la Reĝa Listo de Abidozo li aperas kiel Semsu. En el Reĝlisto de Torino li nomiĝas Semsem kaj diras ke li regis 72 jarojn.

Tiuj ĉi ciferoj estas konsiderataj malpli fidindaj ol la Ŝtono de Palermo, pli proksima en la tempo. Toby Wilkinson, en sia analizo de la ŝtono trovis en la fragmento I de Kairo, registro III: «Semerjet 81/2 jaroj (ĉi cifero estas vera, ĉar la tuta regado registriĝas [tie ĉi]».

La solaj eventoj kiuj aperas en la Ŝtono de Palermo, pro lia mallonga regado ŝajnas religiaj. Ekzistas ebura tabuleto kiu citas lian nomon, ankaŭ la nomon Henuka, altrangulo kiu verŝajne servis al Semerĥet kaj ties sukcedanton, Kaa. En la menciita fragmento de Kairo ankaŭ aperas Batirites, patrino de la faraono.[2]

Manetono asertis ke li estis filo de la antaŭa faraono, Aĝib.

Notoj redakti

  1. von Beckerath
  2. Dodson y Hilton: op. cit., pp. 46-48.