Semois (Simwès en la valona lingvo; Sesbach en la germana; kaj skribita kiel "Semoy" en Francio) estas rivero fluanta de Ardenoj en Belgio kaj Francio al la rivero Mozo.

Semois
Semois apud Florenville
rivero
Bazaj informoj
Longeco 215 km
Akvokolekta areo 1 350 km²
Averaĝa trafluo 35 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 400 m
Enfluejo Mozo
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Rulles, Vierre
Map
vdr

La fonto de Semois estas ĉe Arlon en la belga provinco Luksemburgo, proksime al la ŝtatlimo kun la Granddukejo Luksemburgo. Fluinta en okcidenta direkto, ĝi eniras Francion trapasinte la belgan vilaĝon Bohan-sur-Semois kaj aliĝas la riveron Mozo dekon da kilometroj poste ĉe Monthermé. La totala longeco de la rivero estas 210 km.

Lokoj sur la bordoj de Semois estas Chiny, Florenville, Herbeumont, Bouillon (inkluzivanta la belajn ĉeriverajn vilaĝojn Dohan, Rochehaut kaj Poupehan), kaj Vresse-sur-Semois (ĉiuj en Belgio).

La nomo estas de ĝermana deveno kaj deriviĝas de la vortoj sach (punkto, tranĉilo) kaj mari (akvo, rivereto), kaj tiel signifanta la "rivereton kun (ŝtonoj kiel) tranĉilo-punktoj". Frue skribitaj formoj estis Sesomirs (664), Sesmarus (950), Sesmoys (1104) kaj Semoir (1244).

La rivero donis sian nomon al diversaj tabakospecoj kreskigataj en la regiono.