La Sempera parulio (Leucopeza semperi) estas tre rara aŭ eble formortinta birdospecio de la familio de Paruliedoj kiu estas aŭ estis endemia de Sankta Lucio en Malgrandaj Antiloj de Karibio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sempera parulio
Sempera parulio
Sempera parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Leucopeza
Specio: 'L. semperi'
Leucopeza semperi
(Sclater, 1877)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu birdo estas ĉirkaŭ 14.5 cm longa. La plumaro de plenkreskuloj estas malhelgriza je supraj partoj kaj grizecblanka je subaj partoj. Nematuruloj estas brunecgrizaj supre kaj havas sablokolorajn subajn partojn, kaj la longaj kruroj estas helflavaj. En ĉiu plumaro videblas svagaj malhela traokula strio kaj hela superokula strio. La suba makzelo de la beko estas pli hela.

Ili loĝas en subkreskaĵaro de montaraj kaj nanaj arbaroj. La alvoko konsistas de bruaĵoj kiaj “tuck-tick-tick-tuck”. Oni ne scias ion ajn pri ties ekologio, sed ĝi estas probable grundonestumanta birdo.

Statuso redakti

Ĝi estis abunda en la 19a jarcento, sed estas nur malmultaj vidaĵoj de tiu specio en la 20a jarcento. Laŭ la karibia birdofakulo James Bond ĝi estis laste kolektita en la montopinto de Piton Flores en 1934, alia vidaĵo estis el marto de 1947 kiam ĝi estis vidata inter Piton Lacombe kaj Piton Canaries. [1] La lasta fidinda vidaĵo okazis en 1961. Kvankam nekonfirmataj vidaĵoj eble okazis en 1965, 1972, 1989, 1995 kaj eĉ 2003 estas milda espero de rediskovro ĉar taŭga habitato ankoraŭ restas. La kaŭzo de la malpliiĝo estas probable enmetitaj herpestoj. Pro la ebla grundonestumanata kutimaro tiu specio estis facila predo por herpestoj. Alia kaŭzo povus esti habitatodetruo.

Referencoj redakti

  1. Greenway, James (1967): Extinct and Vanishing Birds of the World

Eksteraj ligiloj redakti