La senanimigo estas la nuligo de grupo amino de molekulo.[1] La enzimoj kiuj katalizigas tiun reakcion estas nomataj desaminazoj.

Senanimigo de citosino al uracilo.

En la homa korpo, la senanimigo okazas ĉefe en la hepato, sed la glutamato senanimiĝas ankaŭ en la renoj. En situacioj de troa konsumo de proteinoj, la senanimigo estas uzata por malkomponigo de la aminoacidoj por akiri energion. La grupo amina estas eliminita de la aminoacido kaj iĝas amoniako. La cetero de la aminoacido estas komponita ĉefe el karbono kaj hidrogeno, kaj estas reciklita aŭ oksidigita por akiri energion. La amoniako estas toksa por la homa korpo kaj la enzimoj konvertas ĝin en ureoureata acido pere de la adicio de molekuloj de karbona dioksido (kio ne estas konsiderata procezo de senanimigo) en la ciklo de la ureo, kio okazas ankaŭ en la hepato. La ureo kaj la urea acido povas disvastiĝi sekure en la sangon kaj poste estas ekskreciitaj en la urino.

Notoj redakti

  1. Smith, Michael B.; March, Jerry (2013), Advanced Organic Chemistry: Reactions, Mechanisms, and Structure (7a eldono), New York: Wiley-Interscience, p. 1547