Senato de Belgio

Supera ĉambro de la belga federacia parlamento

La Senato (nederlande De Senaat, france Le Sénat, germane Der Senat) kune kun la Ĉambro de Reprezentantoj konsistigas la federacian parlamenton de Belgio. Kaj la Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj havas sian sidejon en la la Palaco de la Nacio en Bruselo.

Senato de Belgio
emblemo
senato
Komenco 1831 vd
Geografia situo 50° 50′ 51″ N, 4° 21′ 51″ O (mapo)50.8474096186134.3642598145755Koordinatoj: 50° 50′ 51″ N, 4° 21′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Palaco de la Nacio
Situo Bruselo
Senato de Belgio (Belgio)
Senato de Belgio (Belgio)
DEC
Senato de Belgio
Senato de Belgio
Map
Senato de Belgio
Ĉefestro(j) Stephanie D'Hose • Jacques Brotchi • Sabine Laruelle • Jean-Paul Wahl vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public institution
vdr

Prezidanto de la senato ekde la 13-a de oktobro 2020 estas Stephanie D’Hose.

Membroj kaj elektiĝo redakti

La Belga Senato konsistas el 60 senatanoj. 50 estas nomumitaj fare de la parlamentoj de la tri lingvaj komunumoj, la ceteraj 10 senatanoj estas alelektitaj de la aliaj 50.

Kompetentecoj redakti

Pro ŝanĝo de la konstitucio de la jaro 1993, Belgio estas federacia ŝtato. Ĉiu el la tri lingvaj komunumoj (nederland-, franc- kaj germanlingva) kaj de la same tri regionoj (Flandrio, Valonio kaj Brusela Ĉefurba Regiono) havas propran, rekte de la civitanoj elektitan parlamenton kaj propran registaron: ili kreas proprajn leĝojn konsidere al multaj temaroj kaj zorgas pri la plenumo de tiuj leĝoj.

Al la kompetentecoj de la komunumoj apartenas interalie la lerneja kaj universitata sistemo, kulturaj institucioj kaj "persone ligitaj temoj" (ekzemple la flegado de malsanuloj). La regionoj respondecas pri la tiel nomataj "teritoriaj temoj", kiel ekonomio, publika servo, trafiko, medioprotekto kaj agrikulturo.

La restaj kompetentecoj estas de la federacia registaro. Ĝi do respondecas pri ĉiuj temoj ne eksplicite atribuitaj al la komunumoj kaj regionoj.

 
Senate diagram Belgium 2014
 
la Palaco de la Nacio en Bruselo

Aktuala disdivido de la parlamentaj seĝoj redakti

Aktuala divido laŭ partioj (post la baloto de 2019)

partio seĝoj
Nieuw-Vlaamse Alliantie (NVA) 9
Mouvement Réformateur (MR) 7
Open Vlaamse Liberalen en Democraten (Open VLD) 5
Parti Socialiste (PS) 7
Vlaams Belang (VB) 7
Vooruit 4
Ecolo-Groen! 9
Les Engagés 2
Christen-Democratisch en Vlaams (CD&V) 4
Partio de Laboro de Belgio 5
entute 60

Eksteraj ligiloj redakti