Senato de Hispanio

La Senato de Hispanio estas la Malalta ĉambro de la Kortesoj kaj konstitucia institucio kiu teorie reprezentas la hispanan popolon.

Senato de Hispanio
emblemo
senato
Komenco 1977 vd
Geografia situo 40° 25′ 14″ N, 3° 42′ 46″ U (mapo)40.42055556-3.71277778Koordinatoj: 40° 25′ 14″ N, 3° 42′ 46″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo New Senate Building, Madrid
Senato de Hispanio (Madrido)
Senato de Hispanio (Madrido)
DEC
Senato de Hispanio
Senato de Hispanio
Lokigo de Madrido en Hispanio
Map
Senato de Hispanio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nova konstruaĵo

Historio redakti

La Senato estis kreita unuafoje en 1837, sed dum la tuta dua duono de la 19a jarcento, ĝi funkciis kiel nedemokrata ĉambro kiu enhavis ankaŭ reprezentatojn de la altaj klasoj (burĝaj kaj aristokrataj) de la lando.

Dum la Dua Hispana Respubliko la Senato estis nuligita, decido adoptata en la sesio de 27-a de oktobro de 1931 per 150 voĉdonoj kontraŭ 100. Ĝi ankaŭ ne ekzistis dum la frankisma epoko.

La Senato estis rekreita post la Hispana Transiro al Demokratio. Dum la unua perido, la reĝo rajtis libere kaj persone elekti nombron da senatanoj, sed tio estis abolita post la aprobo de Konstitucio.

Kompono redakti

La Hispana Senato komponiĝas de varia nombro de senatanoj, elektitaj de miksa sistemo:

  • La senatanoj de rekta elekto estas elektitaj per universala, libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdonado per majoritata plurnoma elekto, laŭ proporcio de po 4 senatanoj por ĉiu provinco (escept la insulojn), po 3 por ĉiu el la grandaj insuloj Gran Canaria, Mallorca kaj Tenerife, po 1 por ĉiu el la malgrandaj insuloj aŭ insulgrupoj nome Ibiza-Formentera kaj Menorca en Balearoj, Fuerteventura, La Gomera, El Hierro, Lanzarote kaj La Palma en Kanarioj kaj po 2 senatanoj por ĉiu el la nordafrikaj urboj Sebto kaj Melijo.
  • La senatanoj elektitaj de la reginoj estas elektitaj de la regiona parlamento laŭ proporcio de po 1 dekomenca senatano plus alia plia por ĉiu miliono da loĝantoj de la koncerna teritorio.

Funkcioj redakti

La Senato estas la malalta ĉambro de la Hispana Parlamento. La funkcioj estas servi kiel reprezentanto de la diversaj teritorioj de Hispanio (aŭtonomaj komunumoj, aŭtonomaj ruboj, provincoj, insuloj), kaj agi kiel kribriloj de la Kongreso de Deputitoj.

Kritiko redakti

La funkcioj de la senato apenaŭ evoluis laŭlonge de la tempo, kaj pro diversaj kialoj neniam fariĝis vera kamerao por reprezenti la teritoriojn. Krome, la lasta decidpovo rilate al la leĝaro apartenas al la kongreso, do ĝi praktike utilas por preskaŭ nenio laŭ multnombraj kritikantoj.

En 2012 okazis polemiko, kiam oni elspezis 450.000 eŭrojn por nova retejo kaj la saman tagon de la inaŭguro estis piratigita per diraĵoj kiaj "Aquí no trabaja ni Dios" (ĉi tie laboras neniu, nek Dio mem), "esta mierda cuesta 437.000 euros" (tiu fekaĵo kostas 437.000 eŭrojn) ktp. Poste informadikisto montris saman produkton per libera programaro kun kosto nula, kaj poste oni montris koruptajn rilatojn inter senata funkciulo kaj la entrepreno kiu ricevis la mendon de la retejo.

Nuntempe redakti

La plejmulton de la senatanoj havas en 2021 la Hispana Laborista Socialista Partio, kun 114 seantanoj el 265. La nuna prezidanto nomiĝas Ander Gil.