Sendependaj olimpiaj partoprenantoj

La termino sendependaj olimpiaj partoprenantoj (angle Independent Olympic Participants aŭ mallonge IOP) dum la olimpiaj ludoj uziĝas por priskribi teamon aŭ unuopajn sportistojn, kiuj volas kaj rajtas kiel individuoj partopreni la ludojn, sen reprezenti nacion. Io tia povas okazi, se la devenlando estas nekonata, aŭ se la hejma lando estas forbarita de la olimpiaj ludoj pro politikaj kialoj, sed tamen unuopaj sportistoj el tiu lando estas permesataj.

Plej ofte por sendependaj olimpiaj partoprenantoj simbole uziĝas la olimpia flago

En kazo de venko de sendependa(j) olimpia(j) partoprenanto(j), la olimpia flago estas pendita kaj olimpia himno estas ludata anstataŭ la landaj flago kaj himno.

Somera Olimpiko 1992 redakti

Dum la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono, Jugoslavio, kiu post malaliĝo de Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio nur konsistis el la restaj respublikoj Serbio kaj Montenegro, estis punita per sankcioj fare de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj sankcioj malpermesis la partoprenon de "personoj … kiuj … reprezentas Jugoslavion" en sportaj konkursoj. Tamen la Internacia Olimpika Komitato kaj la Jugoslavia Nacia Olimpika Komitato interkonsentis, ke unuopaj juguslavaj sportistoj kiel "sendependaj partoprenantoj" rajtu alvojaĝi kaj partopreni. Tion la Unuiĝintaj Nacioj akceptis.

Du sendependaj inaj atletoj, Jasna Šekarić kaj Aranka Binder, kaj unu vira sportisto, Stevan Pletikosić, gajnis olimpiajn medalojn (unu arĝentan kaj du bronzajn) dum konkursoj de sporta pafado.

Somera Olimpiko 2000 redakti

Dum la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis sportistoj el Orienta Timoro. Ĉar la teritorio tiutempe ankoraŭ estis sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la ŝtato nur dum 2002 oficiale internacie agnoskiĝis, la orient-timora sportista teamo enmarŝis kiel teamo sub la olimpia flago.

Somera Olimpiko 2016 redakti

Fehaid Al-Deehani gajnis oran medalon en sporta pafado (double trap) kiel sendependa partoprenanto, ĉar lia Kuvajta Nacia Olimpika Komitato estis malpermesita partopreni Olimpikon.

Vidu ankaŭ redakti