Sendependigo de Hispanameriko

La procezo de Sendependigo de HispanamerikoSendependeco de Hispanameriko okazis ekde la komenco de la 19-a jarcento kaj respondis al diversaj kialoj kaj faktoroj el la tiama situacio.

Simón BOLÍVAR, la plej konata estro de la sendependigo kaj de la sendependistoj en Sudameriko
José de San Martín, sendependisto de la plej sudaj landoj de Sudameriko

Komenco redakti

La invado de Napoleono al Hispanio komence de la 19-a jarcento plirapidigis la falon de hispana kolonia imperio en Ameriko. Kiam Fernando la 7-a de Hispanio estis anstataŭigita de frato de Napoleono Jozefo Bonaparte en 1808, malgraŭ la cabildos (lokaj koloniestraroj) deklariĝis fidelaj al hispana krono, la kolonia burĝaro emis liberiĝi de hispana registaro profitante la ĥaoson kaŭzitan de la milito kontraŭ Francio kaj la malordo de la hispaniaj estraroj. Bonaparte kreis aŭtonomiajn leĝojn por Hispanameriko en 1809, sed tio ne sufiĉis por halti la ĝeneralan proceson de sendependigo.

Dum la epoko, kiam Hispanio kaj Francio estis unika ŝtataro, la atako de la britoj al la koloniaj urboj pruvis, ke la kolonia armeo estis malefika. La burĝaj registaroj devis prizorgi rekte de la defendo de ties urboj, kiel ĉe Bonaero, tiom malproksime de la metropolo. Ĉirkaŭ 1810 jam ekzistis "juntas" tio estas burĝaj konsilantaroj en la ĉefaj urboj de Hispanameriko, kiel en Karako, Bonaero, Bogotá kaj Santiago de Chile.

Kie la hispanidoj estis multnombraj, kiel en Meksiko, kaj Vic-Regno de Nova Granado (Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Panamo), la bataloj estis longaj kaj sangplenaj, sed en aliaj regionoj, kie la indiĝena popolaro superestis, kiel Paragvajo, ekzemple, preskaŭ ne estis lukto. En tiu lando, la sendependo okazis per simpla puĉo de José Gaspar Francia en 1811. La Vic-Regno de l' Platao (Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj parto de Bolivio), ekcepte Paragvajo, restis fidela al Hispanio ĝis 1814.

La burĝaro criolla (hispanida) post la restaŭro de tradicia monarkio en Hispanio, timis la revenon de monopolo komerca de l' metropolo kaj la malfaciligo de eniro al administraj oficoj al ne eŭropanoj, tio enirigis la hispanidojn en movadoj por sendependo en la Vic-Regnoj de Hispana Ameriko. Ekde 1814, la reĝaj armeoj pruvis haltigi tiujn movadojn, kiuj iĝis naciismaj militoj por sendependo. La sendependistoj ricevis la apogon de Britio, nova aliancano de Hispanio, sed kiu helpis la sendependistojn por malfortigi la kolonian imperion de Hispanio kaj plifortigi tiun propran.

Lukto kaj bataloj redakti

 
Sucre en la Batalo de Ayacucho

Simón Bolívar, ekis sendependan batalon kiu sekvis en du direktoj. Norde, forpelis la hispanojn de Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro. Sude, José de San Martín kaj O'Higgins, liberigis Argentinon, Ĉilion kaj Peruon. La Batalo de Ayacucho, en 1824, finiĝis la hispanan imperion en Ameriko.

Ekde 1810 popolaj movadoj okazis en Meksiko kaj Mezameriko. La kamparanaj ribeloj ĉefitaj de pastroj Miguel Hidalgo y Costilla kaj José Maria Morellos y Pavón finis per ilia mortpafo. En 1815 la Ribelo de Querétaro estis venkita de hispana armeo kaj de la aristocracia criolla (hispanidaj terposedantoj). La liberala revolucio de 1820 en Hispanio enmetis la criollos en la porlibera movado de Meksiko. En 1821 oni deklaris la sendependon kaj kreis meksikan monarkion.

En 1822, Gvatemalo, sub la ĉefeco de Arce, ribeliĝis kontraŭ sia aneksado al Meksiko. En 1823 estiĝis la Federacio de la Unuiĝitaj Provincoj de Mezameriko (nunaj Salvadoro, Gvatemalo, Nikaragvo, Honduro kaj Kostariko. En 1829, Kostariko foriris la federacion kaj ekis ĝian disigon.

La meksika monarkio daŭris tre malmulte. Militistoj, apogitaj de respublikanoj kaj estritaj de generalo Antonio López de Santa Anna ribelis, faligis monarkon kaj formis novan registaron, kiu finis la sklavecon kaj agnoskis la disigon de Meksiko kaj Mezameriko. En la 4-a de oktobro de 1824, Meksiko fariĝis konstitucia respubliko.

redakti

Restis ankoraŭ dum la tuta 19-a jarcento kiel kolonioj de Hispanio en Ameriko Kubo kaj Puerto-Riko ĝis ambaŭ militoj de sendependigo kaj fina milito kontraŭ Usono. En 1898 Hispanio perdis ambaŭ koloniojn, kiujn ricevis Usono.

Kronologio de sendependigoj laŭ landoj redakti

 

La Hispanamerika Revolucio

Listo de bataloj redakti

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti