Senegala Esperanto-Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Senegala Esperanto-Asocio (SEA) estas organizo de esperantistoj en Senegalo. Prezidanto de SEA estas Assane Faye el Rufisko.

Assane Faye en 2022 dum vizito al Muzeo de nigrulaj civilizoj en Dakaro

La asocio strebas ricevi oficialan registriĝon kaj aliĝi al UEA kiel landa asocio.

Eventoj redakti

En decembro de la jaro 2022 SEA kunorganizis la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto en la urbo Tieso apud Dakaro.

Antaŭ la kongreso dum tri monatoj okazis kurso de Esperanto por novuloj en du urboj de la ĉefurba regiono — Dakaro kaj Rufisko. Fine de la kurso ekzamenon de SEA sukcese trapasis 21 ekzamenitoj.