Senfina banejo (angle infinity pool) estas banejo, ĉe kiu opte ŝajnas manki rando ĉe iu parto. Tiel oni povas senti, ke la banejo ne havas finon ĉe tiu parto. La konstruo de senfina banejo estas kosta kaj tiel apartenas al luksaj hoteloj, domoj.

Preskaŭ perfekte senfina banejo en hotelo sur Gran Canaria, Hispanio.
Senfina banejo en turisma ripozejo en Kovalam, Bharato.

Tiuj banejoj havas plej ofte du akvocirkuligan sistemon. Unu funkcias kiel ĉe regula banejo, la alia formas akvofalosimilan sistemon. Ĉar unu rando situas pli sube ol la aliaj, tie la randon superfluas la akvo kaj formas etan akvofalon. La superfluanta akvo kaŝas la randon kaj kolektiĝas en suba baseno, kiun oni recirkuligas.

Marina Bay Sands, Singaporo

Ĉe la plej perfektaj senfinaj banejoj, la nevidebla rando kuniĝas opte kun alia akvomaso (de maro, lago) aŭ kun ĉielo (Marina Bay Sands), dum banado.