Senhime (japane: 千姫; naskiĝis la 11-an de aprilo (la 26-an de majo laŭ la gregoria kalendaro), 1597; mortis la 6-an de februaro (11-an de marto), 1666) estis la plej aĝa filino de la ŝoguno Tokugawa Hidetada kaj de ties edzino Oeyo. Ŝi naskiĝis dum la Sengoku-epoko de la historio de Japanio.

Senhime
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1597 (1597-05-26)
en Japanio
Morto 11-an de marto 1666 (1666-03-11) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Tokugava-ŝogunregistaroJapanio
Familio
Patro Tokugawa Hidetada
Patrino Oeyo
Frat(in)oj Tokugawa Masako • Tamaki • Tensūin • Hatsu-hime • Toyotomi no Sadako • Tokugaŭa Iemicu • Tokugawa Tadanaga • Hoshina Masayuki
Edz(in)o Toyotomi Hideyori • Honda Tadatoki
Infanoj Enseiin • Yukichiyo
Parencoj Tenshūni
vdr
Senhime kaj Honda Heihachirō, pentrita en la 17-a jarcento, arta muzeo Tokugawa, Nagojo.

Ŝia patraflanka avo estis la fondinto de la Tokugawa-dinastio, Tokugawa Ieyasu; ŝia patrinflanka avo estis Azai Nagamasa; la patrino de ŝia patrino estis Oichi, fratino de Oda Nobunaga.