Senkapa mulino estas monstro de brazila folkloro. En vilaĝoj aŭ urbetoj, en kelkaj malhelaj noktoj, oni povus vidi senkapan mulinon. Ankaŭ se oni kurus antaŭ kruco je meznokto ĝi aperus.

Senkapa mulino

Laŭ legendo, ĝi estas transformiĝinta virino, kiu estas amikino de pastro kaj, pro tio, malbenata. Ĉiun nokton inter ĵaŭdo kaj vendredo, ŝi iras al vojkruciĝo kaj transformiĝas al besto. Sekve, ĝi devas trakuri sep vilaĝojn dum la nokto. Dum tiuj noktoj, oni aŭdas ĝian galopon kaj ĝiajn longajn henojn. Foje, ĝi ploras kiel homo. Se ĝi trovus iun, ĝi suĉus ties okulojn, ungojn kaj fingrojn; pro tio, kiam oni vidas la mulinon, oni devas kuŝi kun la vizaĝo sur planko kaj kaŝi ungojn kaj dentojn.

Malgraŭ ke ĝi estas senkapa, ĝi disigas fajron tra la nazo kaj portas enbuŝaĵon en la buŝo. Se kuraĝulo formetus la enbuŝaĵojn, la sorĉo malestiĝus kaj la virino restus libera de malbenaĵo.

Alia legendo diras, ke estas reĝino kiu iras al tombejo dum la nokto kaj ne permesas al iu ajn akompani ŝin. Foje, la reĝo decidas postiri ŝin kaŝe. Tiel li vidas ke ŝi manĝas kadavron de infaneto ĵus mortinta kiun ŝi mem malenterigis per siaj propraj manoj. La hororigita reĝo ekkrias kaj ŝi, vidante lin, ankaŭ ekkrias kaj transformiĝas en la monstron. Laŭ tiu versio estas, do, nur unu senkapa mulino.