Senkoloraj verdaj ideoj furioze dormas

Senkoloraj verdaj ideoj furioze dormas (angle Colorless green ideas sleep furiously) estas frazo proponita en la verko „Sintaksaj strukturoj“ de Noam Chomsky en 1957, kiel ekzemplo de frazo, kiu estas gramatike ĝusta, sed sensenca[1]. Tio estas pruvo, ke lingvo — kaj eĉ la komunika homkapablo — estas duobla sistemo: unuflanke sintaksa sistemo, kiu permesas senfinan nombron de frazaj ebloj (se ne paroli pri tekstaj ebloj), dum estas ankaŭ regulara sistemo, kiu permesas nur sencajn frazojn aŭ tekstojn, ankaŭ multnombrega, sed ne tiom senfina.

La komprenon de Chomsky oponis Roman Jakobson, kiu emfazis, ke indas distingi inter la ĉiutaga realeco kaj manko de semantika signifo. Kun ekzemploj el literaturo kaj frazeologio li montris, ke la frazo de Chomsky povas esti legita kiel sencohava[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Chomsky N. Syntactic Structures. — De Gruyter Mouton, 2002. — P. 15. — ISBN 3-11-017279-8
  2. Якобсон Р. О. Взгляды Боаса на грамматическое значение // Избранные работы. — М.: Прогресс, 1985.