La Senmarka pipio (Anthus leucophrys) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas kiel loĝanta specio en Afriko sude de Saharo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senmarka pipio
Senmarka pipio
Senmarka pipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. leucophrys'
Anthus leucophrys
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Senmarka pipio estas granda pipio 17 cm longa, sed krome ĝi estas nedistingeblaspekta specio, strieca grizbruna supre kaj pala sube kun hela brustostrieco. Ĝi havas fortan blankan superokulan strion kaj malhelajn mustaĉajn striojn. Ĝi havas longajn krurojn kaj voston kaj longan malhelan bekon. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli brunajn suprajn partojn.

Oni devas atenti por distingi tiun specion el vintranta Kamparpipio, Anthus campestris. La Senmarka pipio estas pli fortika kaj malhela ol la Kamparpipio, kaj staras pli rekte. Eble la plej certiga distingilo estas la karaktera alvoko "ssissik", tre diferenca el la "ĉilip" de la Kamparpipio.

Kutimoj redakti

Ĝi troviĝas en malfermaj habitatoj, ĉefe malaltaj humidaj herbejoj kun disaj arboj, rokoj kaj termitejoj kaj en terkultivejoj kaj nana arbustaro de Karuo, kaj povas moviĝi al aliaj habitatoj kiuj estis ĵus bruligitaj, sablaj plaĝoj kun algoj, inundaj ebeneĵoj kaj marĉoj.

Ili konstruas sian tasforman neston surgrunde kutime en truo ĉe herbotufo el radikoj kaj herboj kovritaj el pli fajne herbo kaj eventuale plumoj aŭ haroj; la ino kutime demetas 3 ovojn (sed ankaŭ el 2 al 4) kaj la reprodukta sezono estas el aŭgusto al decembro, kaj ĉefe el oktobro al novembro. Kovado daŭras ĝis 14 tagoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj per dieto de insektoj; kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 16 tagoj (baze nun sur unu observado).

Kiel ĉe aliaj pipioj, ankaŭ tiu specio estas insektovora. Ili manĝas insektojn kaj ties larvojn, ĉefe surgrunde, plukante manĝon el grundo kaj bazoj de herbotufoj. Oni scias ke ili manĝas tineojn kaj raŭpojn (Lepidoptera), arakidojn (Orthoptera), termitojn, Hemiptera (cimoj), Diptera (muŝoj), mantidojn kaj eĉ malgrandajn helikojn.

Taksonomio redakti

Kelkaj fakuloj inkludas en tiun specion la rasojn goodsoni kaj saphiroi de Valpipio, A. vaalensis. Tia variado estus parte klina, kun rasoj intermezantaj el okcidento orienten; ansorgei ankaŭ intergradas kun zenkeri en Gvineo-Bisaŭa. Aliaj priskribitaj rasoj estus prunus (Angolo), merĝe kun bohndorffi, turneri (nordokcidenta Kenjo), sinonime kun zenkeri, kaj enunciator (Svazilando), merĝe kun la nomiga.

Oni agnoskas certe 7 subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • ansorgei C. M. N. White, 1948 - suda Maŭritanio, Senegalio, Gambio kaj Gvineo-Bisaŭa.
  • zenkeri Neumann, 1906 – Gvineo kaj suda Malio orienten al Ganao, orienten al suda Ĉado, Centrafrika Respubliko kaj suda Sudano, kaj suden al Kameruno, norda kaj orienta DRKongo, Burundo, nordorienta Tanzanio kaj okcidenta Kenjo.
  • gouldii Fraser, 1843 - Sieraleono, Liberio kaj Eburbordo.
  • omoensis Neumann, 1906 - sudorienta Sudano kaj Norda, centra kaj okcidenta Etiopio.
  • bohndorffi Neumann, 1906 - sudorienta Gabono, centra RKongo, kaj suda DRKongo orienten al okcidenta Tanzanio kaj suden al centra Angolo, nordokcidenta Zambio kaj norda Malavio (R Songwe).
  • tephridorsus Clancey, 1967 - suda Angolo kaj suda Zambio suden al norda Namibio, nordaokcidenta Bocvano kaj nordorienta Zimbabvo.
  • leucophrys Vieillot, 1818 - sudorienta Bocvano orienten al plej suda Mozambiko, suden al orienta kaj suda Sudafriko.

Ĝi loĝas en izolataj populacioj en subsahara Afriko, el suda Maŭritanio al Etiopio suden tra suda DRK, Zambio kaj Angolo al suda Afriko. Tie estas loke komuna en norda Namibio, suda kaj norda Bocvano kaj orienta kaj suda Sudafriko

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53125, Anthus leucophrys, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1