Senradika kosmopolitismo

Senradika kosmopolito (ruse: безродный космополит, bezrodnyj kosmopolit) estis termino uzita dum la "kontraŭkosmopolita" kampanjo en Sovetunio post la Dua mondmilito. "Kosmopolitoj" oni nomis intelektulojn akuzitajn pri esprimado de porokcidentaj sentimentoj kaj pri manko de patriotismo. Oni taksas la terminon senradika kosmopolito specife referenca al judaj intelektuloj, kaj esence temis pri ne tre zorge kamuflita antisemitismo. La akuzo aperis dum la kampanjo unue en artikolo en la gazeto Pravda, kiu kondamnis grupon de teatro-kritikistoj, sed la vortumon mem unue kreis la rusa literaturkritikisto de la 19-a jarcento Vissarion Belinskij por priskribi verkistojn, al kiuj mankas nacieca karaktero.