Seon

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seon (stacidomo).

Seon estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Seon
Blazono de Seon
Preĝejo kaj tombejo Seon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lenzburg
Koordinatoj  47° 20′ 45″ N 8° 9′ 35″ O / 47.34583 °N, 8.15972 °O / 47.34583; 8.15972 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 45″ N 8° 9′ 35″ O / 47.34583 °N, 8.15972 °O / 47.34583; 8.15972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4684
Areo 9,61 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 5703
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Seon
vdr

Geografio redakti

Seon situas sudokcidente de la urbo Lencburgo en la valo Seetal ĉe la bordo de la rivero Aabach, elfluanto el la Lago de Hallwil.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Seon limas en ordokcidento al Schafisheim, en nordo al Staufen, en nordoriento al Lencburgo, en oriento al Egliswil, en sudoriento al Seengen, en sudo al Hallwil kaj Dürrenäsch, en sudokcidento al Teufenthal, kaj en okcidento al Gränichen.

Trafiko redakti

 
Stacidomo kaj komunuma domo de Seon

Seon disponas pri stacidomo ĉe la tiel nomita Seetal-Fervojo, tio estas trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en Lencburgo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Seon datiĝas el la jaro 893 kiel Sewa. En mezepoko en Seon regis la Grafoj de Lencburgo kaj ek de 1173 la Grafoj de Kiburgo, kies heredantoj estis la Habsburgoj. En la jaro 1415 Argovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj Seon fariĝis servuto de Berno. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Seon apartenis dum kvin jaroj al la Kantono Baden, kiu en la jaro 1803 estis integrita al Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen