Seong-Jin Cho

Seong-Jin Cho (koree 조성진; naskiĝis la 28-an de majo 1994 en Seulo) estas sud-korea pianisto. Li gajnis unuan lokon en la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Varsovio.

Seong-Jin Cho
Naskonomo koree 조성진
Koreaj nomoj
Korea alfabeto 조성진
Norma transskribo
(ekde 2000)
Jo Seongjin
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Cho Sŏngjin
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1994 (1994-05-28) (29-jaraĝa)
en Seulo
Ĝenroj klasika muziko
Profesio pianisto
Instrumentoj piano
Retejo www.seongjin-cho.com
Persona informo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Seoul Arts High School • Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo pianistokomponisto
TTT
Retejo https://www.seongjin-cho.com
vdr

Biografio redakti

Muzika edukado redakti

Li ludas la pianon ekde la aĝo de 6 jaroj kaj komencis muzikan edukadon, kiam li estis 10-jaraĝa. Pianisto finis la Yewon Lernejon kaj Seula Artoj Altlernejo en Sud-Koreio. Li studas en la Pariza Konservatorio en la klaso de Michel Beroff [1]. Ekde infanaĝo li ludas verkojn de Frederiko Chopin, Volfgango Amadeo Mozarto, Ludviko Betoveno kaj la muzikon de proksima amiko de Chopin - Robert Schumann. Li ankaŭ ŝatas muzikon de Franz' Ŝuberto kaj Gustav Mahler[2].

Premioj redakti

Li estas gajninto:

  • la unuan premion de Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin por Junaj Pianistoj en Moskvo (2008),
  • la unuan premion de Internacia Pianista Konkurso en Hamamatsu Japanio (2009),
  • la trian premion de Internacia Pianista Konkurso de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij (2011),
  • la train premion de Internacia Pianista Konkurso de Artur Rubinstein en Tel-Avivo (2014)[3].

La 17-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin en Varsovio redakti

Li komencis revi pri partopreno en la Konkurso ekde 2005, kiam li aŭdis Rafał Blechacz.

Stadioj de la konkurado:

  • la 1-a etapo de la Konkurso – 3- a de oktobro 2015 li plenumis: Nokturnon en C minora verko 48 n-ro 1, Etudon en A bemola majora verko 10 n-ro 10, Etudon en C maĵora verko 10 n-ro 1, Fantazion en F minora verko 49.
  • la 2- a etapo de la Konkurso – 9-a de oktobro 2015 li ludis: Baladon en F minora verko 52, Valson en A bemola majora verko 34, n- ro 1, Valson en A minora verko 34, n-ro 2, Valson en F maĵora verko 34, n-ro 3, Andante Spianato kaj Grandan Polonezon en E bemola majora.
  • la 3- a etapo de la Konkurso – 14-a de oktobro 2015 li plenumis recitalon: Mazurkon en G minora, verko 33, n-ro 1, Mazurkon en C majora verko 33 n -ro 2, Mazurkon en D majora verko 33, n-ro 3, Mazurkon en B minora verko 33, n- ro 4, serion de preludoj el la verko 28, Skerzon en B minora verko 31.
  • la finalo - 18-a de oktobro li ludis la fortepianan konĉerton de Chopin en Mi minora verko 11 akompanite de la Orkestro de la Nacia Filharmonio direktota de Jacek Kasprzyk.

La 21-an de oktobro 2015 li gajnis unuan lokon kaj oran medalon en la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin organizis la Nacia Instituto de Frederiko Chopin en Varsovio. Dum tiu ĉi Konkurso Seong-Jin Cho ricevis ankaŭ premion por la plej bona ludado de polonezo[4]. Li estas la unua korea pianisto, kiu venkis en tiu Konkurso.

Koncertoj redakti

Pianisto ludis kun la orkestroj de la: Praga Filharmonio, Seula Filharmonio, Munkena Filharmonio, Urala Filharmonio kaj Berlina Radio Orkestro, Rusia Nacia Orkestro, Tokia Simfonia Orkestra, Simfonia Orkestra en Bazelo, Radio France. Li travojaĝis kun koncertoj Japanio, Germanio, Francio, Rusio, Pollando, Israelo, Ĉinio kaj Usono. Li ludis ĉe la Tokia Opero, en Osako, ĉe la Moskva Konservatorio kaj ĉe la Mariinskij-Teatro en Sankt Peterburgo. Li partoprenis en multnombraj eŭropaj festivaloj: en Sankt Peterburgo, Moskvo, Duszniki-Zdrój kaj Krakovo. Li estis invitita por labori kun la elstara violonisto Kyung Wha Chung.

Post la 17–a Internacia Pianista Chopina Konkurso en Varsovio kiel la gajninto estos sur turneo kaj plenumos (ekde 25-a de oktobro 2015 ĝis 2-a de februaro 2016) en: Vroclavo, Katowice, Birmingham, Tokio, Pekino, Ŝanhajo, Amsterdamo, Bruselo, Osaka, Nagoja, Sapporo kaj Seulo[5].

Diskaro redakti

6-a de novembro 2015 Deutsche Grammophon eldonis solalbumon de Seong-Jin Cho kun elektitaj verkoj, kiujn li ludis dum la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin[6].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti