Kaliko (botaniko)

parto de floro
(Alidirektita el Sepalaro)

Kaliko [1] (el la latina calyx) konsistanta precipe el sepaloj estas la ekstera parto de floro, kiu protektas ties internajn partojn, ĉefe dum la florkreskado.

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

La sepaloj similas al folietoj, kaj estas plejofte verdaj. Kelkfoje, ili similas al la pateloj, forme kaj kolore, oni tiam nomas ilin petalformaj sepaloj. Tio ofte okazas ĉe la dukotiledonaj angiospermoj.

La sepaloj povas esti apartaj (kiel ĉe la ranunkolo) aŭ pli malpli kunaj (kiel ĉe la primolo).

La vivtempo de la sepalaro estas varia. Ĝenerale, ĝi falas tuj post la floriĝfino. Sed ĝi povas stari baze de la frukto, aŭ eĉ grandiĝi post la fekundiĝo.

Kelkfoje, estas krome sepalareto, kies la sepaletoj alternas kun la sepaloj. Tio okazas ekzemple ĉe la frago.

Pseŭdosepalaro estas foliaro, kiu similas al ekstera kaliko ĉe kelkaj familioj kiel, ekzemple, la apiacoj.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p. 514