Sepmeries estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 523 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Sepmeries
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Ouest
INSEE kodo 59565 [+]
Poŝtkodo 59269
Kodo laŭ INSEE 59565
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Gérard Douriez
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 523 (1 999)
Loĝdenso 87 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°17′01″N 3°33′53″O  /  50.28361°N, 3.56472°O / 50.28361; 3.56472 (Sepmeries) (mapo) Koordinatoj: 50°17′01″N 3°33′53″O  /  50.28361°N, 3.56472°O / 50.28361; 3.56472 (Sepmeries) (mapo)
Alto 53 m - 106 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,99 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Sepmeries en Francio
50° 17′ 01″ Nordo 3° 33′ 53″ Oriento / 50.2836111111 °N, 3.56472222222 °O / 50.2836111111; 3.56472222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sepmeries [+]
vdr
Blazono de Sepmeries.
Blazono de Sepmeries.

Geografio redakti

Sepmeries estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Sepmeries troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Sepmeries etendiĝas sur 5,99 km². Ĝi estas trafluata de la du riveretoj Honneau kaj Hugnie.

Historio redakti

La landsinjoroj de Sepmeries posedis en la vilaĝo kastelon, el kiu restas neniu spuro. La fosaĵoj kaj akvujoj, kiuj cirkaŭis ĝin, estis antaŭ nelonge replenigitaj.

Administrado redakti

Sepmeries apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti