En la septoneco gamoj formiĝas ene de oktavo el sep tonoj (kun ses interaj intervaloj). Ĉiuj diatonaj gamoj uzataj en la eŭropa tonaleca muziko kiel la maĵoraj kaj minoraj gamoj estas septonaj. Pluaj septonaj gamoj, kiuj ofte ne estas diatonaj, troviĝas precipe en ekster-eŭropaj muzikkulturoj.

Ekzistas pluraj metodoj konstrui septonan gamon:

  • Jam en la im antikveco elprovita ebleco ekestas el la oktavtranslokita ordigo de sep kvintoj, je kio la tono d kiel centro de la pratonoj estas elirpunkto:
         f — c — g — d — a — e — h     →     d - e ^ f - g - a - h ^ c (- d)
    La tiamaniere ekesta tonserio konsistas el plentonoj kun la proporcio 8:9 kaj duontonoj (indikitaj per „^“) kun la proporcio 243:256 kaj estas do en pitagora agordo.
  • Sistemo laŭ pura agordo ekestas per la tiel nomata konsonancprincipo: Per harmonia divido de oktavo en kvinto kaj kvarto, de la kvinto en granda kaj eta tercio kaj finfine en plentono kaj duontono oni akiras gamon laŭ la supratonoj de la naturtono-serio.
  • Plua ebleco konstrui septonajn gamojn konsistas en la formado de tetrakordoj. Ĉi tiuj kvartonaj gamotranĉaĵoj havas du fiksajn kadrotonojn, kiu formas kvarton, kaj du laŭ modalo moveblaj intertonoj. En la greka tonsistemo la du tetrakordoj estas separitaj per plentono aŭ ligitaj per komuna tono.
    Gamo kum markitaj tetrakordoj
    Gamo kum markitaj tetrakordoj

    Preskaŭ ĉiuj septonaj gamoj (maĵoro, minoro, modaloj, hungaraj gamoj, blusgamo) estas strukturitaj per du tetrakordoj metitaj unu super la alian. La plej malsupra tono de la unua je tio formas kun la supra tono de la dua oktavon kiel kadro.

Ĉiujn septonajn gamojn konsistantajn el plen- kaj duontonoj oni nomas diatonaj. Depende de la kunmetiteco de plen- kaj dujontonoj ekestas diversaj modaloj. Se oni volas povi komenci septonan gamon sur ĉiu el la pratonoj, oni bezonas entute dek du duontonojn, tio signifas, ke en ĉiu diatona sepordo estas integrita la kromata-enharmonia dekduordo.

La gamoj de la septoneco redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Guido de Arezzo. Tie staras, ke niaj notonomoj kaj la notlinioj, kiujn Guido (proksimume 992-1050) enkondukis, baziĝas sur septoneco.
  • Kvintociklo
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Heptatonik » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3382041 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)