Bazaj informoj redakti

Serényfalva (ŝerEnjfalva) estas vilaĝo en Hungario, en la regiono Norda Hungario, en la departemento Borsod-Abaúj-Zemplén kaj en la subregiono de Ózd.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ rojo, borde de la slovaka landlimo kaj laŭ traira flankovojo. Ĉefvojo kaj la fervojo Miskolc-Slovakio preteriras. Putnok troviĝas 6 km-ojn for, Ózd 15, Kazincbarcika 23 kaj Miskolc 42 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenas el la 13-a jarcento. Post la mezepoko la turkoj senhomigis la vilaĝon. Komence de la 20-a jarcento brikofabriko ekfunkciis. Post la Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolo ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto kaj hoteleto.

Vidindaĵoj redakti