Serĝipo (portugale Sergipe [serĵipj] {IFA:sɛx.'ʒi.pi}) estas ŝtato respektive subŝtato de Brazilo, situanta en la nordorienta regiono de la lando, limigita de Alagoaso (nordokcidente) kaj Bahio (okcidente kaj sude), kaj la Atlantika oceano (oriente). Serĝipo estas la plej malgranda ŝtato de Brazilo kaj okupas 21910,3 km², areo iomete pli granda ol tiu okupata de Israelo.

Serĝipo
portugale Sergipe

flago de Serĝipo

blazono de Serĝipo

flago de Serĝipo blazono de Serĝipo
subŝtatoj de Brazilo
Himno: himno de Serĝipo
Nomo de la loĝanto: sergipano
Situo de Serĝipo
Situo de Serĝipo
Situo
 - Regiono nordorienta
 - Limnajbaroj Bahio kaj Alagoaso
 - Mezoregionoj 3
 - Mikroregionoj 13
 - Municipoj 75
Ĉefurbo Arakaĵuo
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Belivaldo Chagas Silva ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Jackson Barreto (PMDB)
 - Vicŝtatestr(in)o Belivaldo Chagas Silva (PSB)
 - Federaciaj deputitoj 8
 - Ŝtataj deputitoj 24
Areo  
 - Entute 21 915 km² (26º)[1]
Loĝantaro 2015
 - proksimume 2 242 937 loĝ. (22º)
 - Loĝdenso 102,35 loĝ./km² (5º)
Ekonomio 2010
 - MEP R$ 23 932 000 (22º)
 - MEP po kapo R$ 12 536 (17º)
Sociaj indikiloj 2010
 - IHD 0,665 (20º) – meza
 - Vivdaŭro 71,6 jaroj (28º)
 - Analfabetismo 16,3% (19º)
Horzono UTC-3
Klimato tropika As
Mallongigo BR-SE
Retejo http://www.se.gov.br
Mapo de Serĝipo
Mapo de Serĝipo
vdr

Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Arakaĵuo. Aliaj urboj de Serĝipo kun relativa granda loĝantaro estas Lagarto, Itabaiana kaj Estância. Ankaŭ estas gravaj urboj São Cristóvão, la kvara plej antikva urbo de Brazilo, Nossa Senhora do Socorro kaj Barra dos Coqueiros, kiuj kune kun la ĉefurbo konsistigas regionon konatan kiel Granda Arakaĵuo.

Geografio redakti

Serĝipo estas la plej malgranda ŝtato respektive subŝtato de Brazilo. 80% de ĝia teritorio estas ebenaj, ne haveblas montoj altaj pli ol 300 m. La klimato estas tropika, en plej internaj partoj ĝi estas duonseka.

Historio

En 1590 oni fondis burĝon São Cristóvão apud rivero Sergipe por garantii la posedon de la tero. Serĝipo restis preskaŭ nekonata ĝis Garcia d'Ávila, granda terposedanto, ekis la koloniadon de la regiono, en la 17-a jarcento. Komence, Serĝipo estis nur ne grava transirejo inter Pernambuko kaj Bahio. Kiam Nederlando invadis Brazilan Nordorienton Serĝipo estis okupita kaj oni disrabis la vilaĝojn de la regiono. En 1645 portugaloj rekonkeris Serĝipon.

En 1820 Serĝipo estis apartigita de provinco Bahia. En 1889 ĝi iĝis unu el la nunaj 26 subŝtato de la Brazila federacio.

Ekonomio redakti

Serĝipo havas tipan tropikan ekonomion. Krom tropika agrikulturo (sukerkano, maizo, oranĝo,ananaso,) ankaŭ gravas mara fiŝkaptado. Serĝipo produktas nafton kaj cementon. Malpeza industrio, manartefaritaĵoj kaj turismo kompletigas la ekonomian bildon.

Kulturo redakti

Plejparto de serĝipanoj estas mestizoj, en Serĝipo, do estas forte miksita kulturo kun eŭropaj, afrikaj kaj indiĝenaj elementoj. La ĉefa religio estas unue katolikismo kaj due protestantismo, sed kandombleo estas disvastigita en malgrandaj marbordaj komunumoj. Spiritismo ankaŭ ĉeestas en grandaj urboj.

Turismo redakti

En Serĝipo estas tipa tropika plaĝa turismo, sed speciala aparteco estas la ŝanco, per la rivero São Francisco aŭ per ŝoseo, atingi belan kanjonon situantan en la plej norda parto de la ŝtato kaj ekkoni ĉarman pejzaĝon en duonseka parto de brazila nordoriento.

Esperanto-movado redakti

En Serĝipo Esperanta klubo aperis jam en 1907. Ŝtata leĝo n-ro 759, de la 31-a de oktobro 1918, permesas la nedevigan instruadon de Esperanto ĉe la Normala Lernejo kaj ĉe la duagradaj lernejoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"

Eksteraj ligiloj redakti