Serbio en la Somera Olimpiko 2016

sporta delegacio

La serba teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro havis 103 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la serba teamo estis Ivana Maksimović dum la malferma ceremonio respektive Tijana Bogdanović dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 32-an rangon.

emblemo de la Serbia Olimpika Komitato
emblemo de la Serbia Olimpika Komitato
Serbio en la Somera Olimpiko 2016
Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro
Flagtenanto:  Ivana Maksimović (malfermo)
Tijana Bogdanović (fermo)
Sportistoj 103 en 14 fakoj
Medaloj
rango: 32
Oro
2
Arĝento
4
Bronzo
2
Sume
8
vdr

Kunordigis la teamon la Serbia Olimpika Komitato (serbe Олимпијски комитет Србије, Olimpijski komitet Srbije), fondita en 1907, kvankam internacie agnoskita nur en 1953.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la serba teamo triumfis en akvopilkado