Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri sovetia sciencisto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Koroljov.

Sergio Pavloviĉ KorolovKoroljov (ruse Сергей Павлович Королёв) estis eminenta sovetia sciencisto kaj organizisto de la raketa-kosma industrio de USSR. Korolov naskiĝis la 12-an de januaro 1907 en la ukraina urbo Ĵitomiro, en familio de instruisto de la rusa lingvo.

Sergej Korolov
Persona informo
Сергей Павлович Королёв
Naskiĝo 30-an de decembro 1906 (1906-12-30)
en Ĵitomir, Volinia gubernio,  Rusia Imperio
Morto 14-an de januaro 1966 (1966-01-14) (59-jaraĝa)
en Moskvo,  Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kanceroneoplasmo vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko OdesoNiĵinoMoskvo • Lyadov Street vd
Ŝtataneco SovetunioRusia ImperioUkraina Soveta Socialisma Respubliko vd
Alma mater Nacia Teknika Universitato de Ukrainio «Kieva Politeknika Instituto Igor Sikorskij» • Moskva Ŝtata Teknika Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Sergej Korolov
Familio
Edz(in)o Q97316645 vd
Infanoj Natalii︠a︡ Koroleva vd
Profesio
Okupo Q10497074 • konstruisto • universitata instruisto • militistosciencistoinĝenierofizikisto vd
Laborkampo raketologio vd
Verkado
Verkoj R-7 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
domo-muzeo en Moskvo

Ekde 1917 li loĝis en Odeso, ĉe la Nigra maro, kie aperis lia intereso al flugado kaj al la aviada tekniko. Kiam li aĝis deksep jarojn, li inventis la senmotoran glisilon, kiun sankciis la kompetenta komisiono proponinta ĝian fabrikadon.

En 1924 li komencis sian studadon en Kieva politekniko kaj poste diplomiĝis en Moskva politekniko. Tiam li kreis kaj lanĉis kelkajn novajn tipojn de glisiloj kaj avietoj.

Tamen lin pli interesis stratosfera flugado kaj principoj de reakcia movado.

Kune kun Frederiko Cander li fondis GIRD (ruse ГИРД t.e Grupo Esploranta Reakcian Movadon), kiu okupiĝis pri ĉi-temo. Lia grupo inventis kaj sukcese lanĉis en 1932 la unuajn sovetiajn raketojn uzantajn likvan brulaĵon.

En 1938 lin oni maljuste malfamigis kaj malliberigis. Kelkajn jarojn lia punlaborejo situis en la ekstremorienta regiono de Sovetunio nomata Kolimao (Magadana provinco), kie li minis oron en tre severaj vivkondiĉoj.

Ekde aŭtuno de 1940 lia nova punlaborejo estis moskva speciala prizono, en kiu malliberuloj gvidataj de Andrej Tupolev (same malliberulo) projektis kaj esploris aviadilojn.

Post komenco de la Granda Patria milito oni translokigis Korolov al la urbo Kazano, kie li kiel malliberulo ankaŭ partoprenis projektadon de raketaj moviloj militcele.

En 1944 lia kondamno estis likvidita kaj li iĝis reala liberulo.

Lia posta fruktodona laboro generis en 1957 la unuan balistikan interkontinentan raketon, kiu grave pliigis defendan potencon de Sovetunio.

Danke al lia (kompreneble kun asistantoj) duetaĝa raketo la 4-an de oktobro 1957 oni lanĉis la unuan sateliton, kies cirkulado ĉirkaŭ la Tero havis grandan sukceson en la mondo kaj grave pliigis internacian prestiĝon de USSR. La rusa vorto Sputnik (satelito) tiam eniĝis multajn naciajn lingvojn kaj Esperanton.

En 1959 du kosmaj ŝipoj trafis Lunon kaj metis la flagrubandojn sur ĝian supraĵon. La tria ŝipo ĉirkaŭflugis kaj fotis la inversan, nevideblan flankon de Luno. En la nova Koroljov-a kreaĵo – kosmoŝipo Vostok-1 okazis la 12-an de aprilo 1961 la unua ĉirkaŭtera flugo, kiun pilotis majoro Jurij Alekseeviĉ Gagarin.

La 18-an de marto 1965 el la kosmoŝipo Vosĥod-2, kiun kreis Koroljov, unu el la du pilotoj, Aleksio Leonov, vestiĝinta per speciala skafandro okazigis unikan eliron en kosman spacon.

Samtempe Korolov multe laboris por inventado de nova, longe funkcianta orbita stacio, kiun oni nomis Sojuz. Ĝi jam havis enan ĉelon, en kiu kosmonaŭtoj povis komforte troviĝi sen skafandroj. Ĝenerale ĝi devis esti bazo por junto kaj kunflugado de aliaj kosmoŝipoj, kiuj povis al-disbordiĝi.

Bedaŭrinde Korolov ne sukcesis observi realigon de siaj ideoj, ĉar li subite mortis la 14-an de februaro 1966. La urno kun lia cindro estas enigita en la kremlan muron ĉe la Ruĝa Placo en Moskvo.

Septembre 2008 oni rekonstruis la grandiozan muzeon de kosmonaŭtiko en la Ostankina distrikto de Moskvo, kaj establis la novan monumenton honore al Korolov.

Omaĝoj redakti

Li ricevis la honoron de la Ordeno de la Honora Insigno.

La nomon „Korolov“ havas, omaĝe al li:

Eksteraj ligiloj redakti