Sergio Ortega Alvarado

Sergio Ortega Alvarado (Antofagasta, Regiono Antofagasta, Ĉilio, 2-an de februaro 1938 - Parizo, Francio, 15-an de septembro 2003) estis ĉilia komponisto kaj pianisto.

Sergio Ortega Alvarado
Naskiĝo 2-an de februaro 1938 (1938-02-02)
en Antofagasta
Morto 16-an de septembro 2003 (2003-09-16) (65-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Ĝenroj Nova latinamerika kantoĉambra muziko • simfonia muziko • operolido • politika kanto • filmkomponisto
Profesio komponisto, pianisto, instruanto
Persona informo
Mortokialo kancero
Lingvoj hispanafranca
Ŝtataneco ĈilioFrancio
Alma mater Universitato de Ĉilio
Familio
Infanoj Chañaral Ortega Miranda • Gabriel Ortega • Leonardo Ortega
Okupo
Okupo komponistopianisto • poeto • politikisto
Verkoj El pueblo unido jamás será vencido
Venceremos
Splendor and Death of Joaquin Murieta
La fragua
vdr

Biografio redakti

Ortega ellernis komponaĵon kun Gustavo Becerra-Schmidt en la Nacia Konservatorio de la Ĉilia Universitato. Fininte studon, laboris en la Instituto de Muzika Disvastigo kaj ses jarojn kiel sonoperatoro en la Eksperimenta Teatro de la Universitato, nome la Teatro Antonio Varas.

Ortega estis membro de la Komunista Partio de Ĉilio ĝis sia morto. Li ne sole komponis la antaŭelektan temon de la Prezidanto Salvador Allende, "Venceremos" ("Ni venkos"), sed ankaŭ la tutmondan himnon de la popola rezisto, "La unuiĝinta popolo neniam estos venkita". Li ankaŭ komponis himnojn de la Radikala Partio, la Ligo de Komunista Junularo kaj la Unuiĝo de Unuiĝintaj Laboristoj. Krom tio, li sonigis la politika-ekonomian planon de Allende, kiu troviĝas en verkojn de Julio Rojas en albumo, nomata "Kanto en la programo", kune kun Luis Advis, vera patro de la movado Nova Ĉilia Kanto.

Ortega kreis eminentajn verkojn de la movado, konata kiel la Nova Ĉilia Kanto, kunfandiĝo de ritmoj kaj stiloj kun socia konscio. En siaj verkoj oni povas trovi poemojn, kantatojn, operojn, kantojn kaj sonajn bendojn. Inter la plej konataj siaj verkoj estas kantoj "La monto kaj la rivero" (la teksto de Nicolas Guillen) kaj "Du maroj", kaj trilogio pri la Franca Revolucio.

Ortega komponis serion de kantoj por la teatro. Unu el liaj lastaj verkoj estas la opero, bazita sur la epika poemo de lia komunista amiko Pablo Neruda, nome "Pompo kaj morto de Joaquin Murieta". Li ankaŭ partoprenis en la muzika versio de la "Universala Kanto" de Neruda kun Gustavo Becerra, kiu estis enscenigita en 1970 fare de la grupo Aparkoa.

En 1978 Ortega verkis la kantaton "Bernardo O'Higgins Riquelme, 1810. Sona poemo por la patro de mia lando". Ortega laboris kun sia pli ağa filo, Chañaral Ortega-Miranda, en la opera versio de "Pedro Páramo", la romano de la meksikia verkisto Juan Rulfo. Li partoprenis kiel komponisto en la filmo "La Ŝakalo Nahueltoro", produktita per Miguel Littin.

En 1969 Ortega fariĝis instruanto en la Nacia Konservatorio de Muziko. Post unu jaro, en 1970, li ricevis la postenon de arteca direktoro de la televida stacio de la Ĉilia Universitato, "Canal 9", kiun li okupis ĝis 1973. En la fino de 1973, post la renverso de la 11-an de septembro, Ortega estis ekzilita en Francio, kie vivis ĝis sia morto. En 1977 li vizitis USSR, partoprenis en la festivalo "Ruĝa dianto". La militista diktaturo permesis al li reveni en Ĉilio nur en 1983, kaj li estis tie kelkajn fojojn.

Dum sia ekzilo Ortega direktis École Normal de Musique de Paris, en Pantin, Francio. En siaj lecionoj kaj majstralecionoj de komponaĵo partoprenis Gustavo Baez Arkivigite je 2012-11-27 per Archive.today, Mirtru Escalona-Mijares Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, Christine Groult, Adolfo Kaplan Arkivigite je 2011-12-17 per la retarkivo Wayback Machine, Sergey Kutanin, Arthur Lavilla Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, Clem Mounkala,Chanaral Ortega-Miranda, Martin Pavlovsky Arkivigite je 2012-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, Claire-Melanie Sinnhuber Arkivigite je 2009-04-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj ceteraj.

Ortega mortis pro kancero en 65 jaroj la 15-an de setembro 2003, kvar tagoj post la trideka datreveno de la ŝtata renverso. Siaj restaĵoj estis redonitaj en Ĉilio.

Verkoj redakti

Kunlaboro redakti

Eksteraj ligiloj redakti