Serioza opero (ital.: opera seria, ankaŭ: dramma per musica) estas, male al opera buffa, ĝenro de opero ekestinta en Napolo, kiu traktas prefere mitajn kaj heroecajn temojn. Tio legitimis kaj troaltigis la regadon de la regantoj (nobeloj kaj episkopoj). Stampe influis ĝian tekstan bazon la libretistoj Apostolo Zeno kaj antaŭ ĉio Pietro Metastasio. Ĉilasta tiagrade, ke oni diras por la 18-a jarcento ankaŭ pri „metastazia serioza opero“.

Ĉi tiu tipo de serioza opero plejparte konsistas el 3 aktoj. Ĉiu el ĉi tiuj aktoj siaflanke kunmetiĝas el serio de scenoj, kiuj siaflanke konsistas el recitativo kaj ario finanta la scenon. Tian arion oni nomas forirario, ĉar temas pri solokantaĵo, kiun kantas persono sur la scenejo antaŭ ol li aŭ ŝi foriras. Decida elemento de opera seria estas la afekciinstruo. La steluloj de la operscenejo estis la kastritoj.

La roluloj de opera seria estis nobeloj kaj reĝoj (ekz. Händel: Flavio) resp. plejofte herooj el la antikva mitaro (Händel: Deidamia, Hasse Didone abbandonata), validis la reguloj de strikta, ferma dramo. Ankaŭ la personaro estis fiksita: prima kaj seconda donna (plejofte kantataj de soprano, mezosoprano aŭ aldo, plejofte de virinoj), Primo kaj secondo uomo (plejofte sopprano, kantata de kastritoj), mezzo carattere (plejofte baritono, tenoro, …) kaj unu aŭ pluraj buffo-roloj (baso, soprano, …). Laŭ karaktero la figuro ne estas psikologie multfacetaj subjektoj, sed prezentaĵoj de persontipo: ili reprezentas aŭ la virton, la perfidon aŭ ŝanceliĝas inter la du polusoj kaj finfine decidiĝas por la virto. Ili ne estas (laŭsence de la klerismo) libere agantaj personoj, sed ĉiam submetitaj al la volo de la dioj aŭ de la sorto. La ĥoroj estas ĥoroj laŭsence de la antikva dramo, ili reprezentas kvazaŭ obligitan unuopulon, ne amason de sentantaj idividuoj.

Laŭforme la serioza opero konsistas ĉefe el la movimentparo recitativo-triparta ario, je kio la agado disvolviĝas nur en la recitativoj. La arioj nur komentas la agadon. La teksto de tia ario kutime konsistas el du aŭ tri frazoj, kiuj etendiĝas per treege virtuozaj koloraturoj sur pluraj minutoj. La opero komencas per uverturo, kiu tamen ne rilatas al la agado, estis nepre kutime, antaŭigi al la operoj uverturojn origine verkitajn por alia peco. Same kutime estis, enigi je gastprezentadoj de mondvaste famaj kantvirtuozoj ties kunportitajn bravurariojn en la pecojn.

Ĉefaj reprezentantoj redakti