Serpoĉela anemio estas genetika malsano, ĉe kiu malsanulo formas nekutiman hemoglobinon kaj tiel serpoformajn eritrocitojn, kiujn la leŭkocitoj kaptas kaj solvas (hemolizo).

Karakterizo redakti

La perdo de eritrocitoj (= anemio) kaj aliaj perturboj de la cirkula sistemo povas kaŭzi damaĝojn al la organoj, lienoŝveliĝon, pulmiton, koro- kaj renohalton kaj antaŭtempan morton.

Kaŭzoj redakti

La kaŭzo estas punkta mutacio en geno de la hemoglobino ĉe kromosomo 11. Posta sekvo estas la elfalo el la proteinĉeno de la hemoglobino A (HbA, parto de funkciokapabla eritrocito) kaj aldono de hemoglobino S (HbS, hemoglobino de serpoĉela anemio). La hemoglobina molekulo konsistas el ĉeno de 146 aminoacidoj.

hemoglobino A: Met Val His Leu Thr Pro Glu Glu ...
Hemoglobino S: Met Val His Leu Thr Pro Val Glu ...
Pozicio: Start 1 2 3 4 5 6 7 8 ...

En la pozicio 6 de la geno, la aminoacidon glutaminacido (Glu) kodiga bazotriopo en kodiga ŝnuro de DNA ŝanĝiĝas de CTC al CAC. La bazotriopo GUG kodas la aminoacidon valino (Val). Tiel en tiu pozicio estas anstataŭita la hidrofila aminoacido per hidrofoba. Tio kondukas al malstabiliĝo de ligoj de hemoglobinoj en ruĝa globulo. Tio mallongigas la vivdaŭron de ĉ. 4 monatoj al ĉ. 4 semajnoj.

Genetiko redakti

Serpoĉela anemio estas recesiva genetika malsano.

  1. La genomo de sanulo enhavas du dominajn alelojn (AA) por la hemoglobino A. La eritrocito estas elasta.
  2. Portanto kun genotipo Aa entenas la alelon A kaj ankaŭ la recesivan alelon a, kiu kaŭzas la deformiĝantan hemoglobinon S. La eritrocitoj entenas ĉikaze HbA kaj HbS en rilato de 1:1. Normalokaze ne montras la eritrocitoj ŝanĝiĝojn, la malsaneco aperas nur dum grava oksigenmanka stato.
  3. Portanto de genotipo aa produktas nur la ŝanĝiĝintan HbS. Jam je fiziologia oksigenmanko aperas grava deformiĝo de eritrocitoj. Ili perdas sian elastecon kaj kruciĝas facile unu kun la alia. Tiel ŝtopiĝas la kapilaroj. Ĉe malaltiĝantaj pH-valoro kaj oksigenenteno de la sango formiĝas ĉe HbS buliĝo de hemoglobinaj molekuloj al bastonet-formaj, kristalaj estaĵoj. Tiel la eritrocito iĝas serpoforma kaj perdas sian elastecon.

Diagnozo redakti

Familiarba (genealogia) analizo redakti

Se la genotipoj de la gepatroj estas konataj, povas estis kalkulebla la probableco de apero de serpoĉela anemio ĉe la infanoj:

genotipo de la gepatroj genotipo de la infanoj probableco fenotipo de la infanoj
AA x AA
AA
100 % sana infano
AA x Aa
AA
50 % ĉiu infano estas sana
Aa
50 % la infanoj estas sanaj, sed portantoj
Aa x Aa
AA
25 % sanaj infanoj
Aa
50 % portanto
aa
25 % infanoj havas serpoĉelan anemion
AA x aa
Aa
100 % la infanoj estas sanaj, sed portantoj
Aa x aa
Aa
50 % portanto
aa
50 % infanoj havas serpoĉelan anemion
aa x aa
aa
100 % ĉiu infano havas serpoĉelan anemion

Ĝel-elektroforezo redakti

Oni povas distingi la genotipojn Aa kaj AA nur helpe de elektroforezo: por tio oni prenas sangon, el ĝi akiras puran hemoglobinon, kiun oni surigas al ĝelo. En la elektra kampo migras la diversaj hemoglobinoj diverse, ĉar HbS surbaze de la mutacio estas malpli rapida ol HbA.

Kuracado redakti

Kuracoj ĉe serpoĉela anemio plejparte celas preventi krizojn de sangosistema funkciado. Inter ili estas: evito de krizigaj faktoroj (malvarmo, altitudo, infektoj, dehidratiĝo); suplementado de foliata acido (kvankam ties efiko ankoraŭ restas necerta); kaj vakcinoj kontraŭ pneŭmokokoj kaj meningokokoj[1]. Iam oni rekomendis eviti korpan ekzercadon, sed nun oni kredas, ke regula korpekzercado eble helpas al homoj kun serpoĉela anemio.[2] Oni rekomendas altan konsumadon de kalcio[3] kaj de L-glutamino.[4]

En proksimume kvardek jaroj (1970-2010), la infana mortado de serpoĉeluloj proksimiĝis al tiu de la tuta populacio, kaj la averaĝa vivdaŭro preterpasis 60 jarojn. Tamen, la kuracado estas multekosta kaj malegale alirebla[5].

En diversaj lokoj diversaj aĵoj estas prezentitaj de unuopuloj kvazaŭ miraklaj kuraciloj kontraŭ serpoĉela malsano, sen ia ajn pruvo, ekzemple VK500 en Benino en 2007.[6].

Preventiloj kontraŭ krizoj redakti

Suplementado de foliata acido estis rekomendata dum longa tempo de la MOS, sed ekde la fino de la 20-a jarcento estas debatate, ĉu ĝi efektive havas efikon[7].

Homoj kun serpoĉela malsano ne ricevas la protekton kontraŭ malario, kiu okazas ĉe portantoj, sed fakte estas pli vundeblaj de ĝi. Malario estas la plej ofta kaŭzo de doloraj krizoj por serpoĉeluloj loĝantaj en regionoj, kie ĝi ekzistas, kaj ili devas ricevi tutvivan preventan kuracadon.[8] Por infanoj de naskiĝo ĝis la aĝo de kvin jaroj, ĉiutaga penicilino estas rekomendata por preventi juninfanajn malsanojn, kiuj profitas malmaturan imunsistemon.[9]

Ekde la jardeko de 2000, hidroksiureo HONHCONH2 ekuziĝis kiel preventilo kontraŭ krizoj. Ĝi ŝajne malpliigas la oftecon de doloraj epizodoj kaj la riskon de morto, kaj la riskon de neresanigeblajn damaĝojn al organoj kaj al la cerbo. Laŭ rekomendaro publikigita de NIH en 2014, ĉiuj serpoĉelaj infanoj kaj adoleskantoj devas uzi hidroksiureon, kaj ankaŭ plenkreskuloj, kiuj havas gravan komplikaĵon aŭ almenaŭ tri dolorajn krizojn jare.[10] Kombino de hidroksiureo kun flebotomio ŝajne estas pli efika ol kombino de transfuzoj kaj ĥelado por preventi doloron, morton, kaj mortigipovan malsanon.[11] Oni konstatis en 1995 ke ĝi malplioftigas kaj malpligravigas krizojn[12], kaj en 2003 trovis indikon, ke ĝi plilongigas la averaĝan vivdaŭron de malsanuloj[13]. Ĝi stimulas produktadon de feta hemoglobino[14], normale estigata en malgranda kvanto kaj tute funkcipova, por anstataŭigi la difektitan S-hemoglobinon. Dum longa tempo oni suspektas toksecon en la longa daŭro (la sama kuracilo ja estas uzata en kemiterapio), sed ĝis nun neniu konkreta pruvo estas havebla, kaj oni supozas, ke la helpa efiko estas pli granda ol la eventuala risko.[15],[16]. Pro sia agmekanismo ĝi ne estas uzebla ĉe anemia paciento, do oni devas atentege kontroladi la ecojn de la sango. Alia obstaklo estas la kosto de la kuracilo, kiu malhelpas ĝian adoptadon eĉ en industriaj landoj[17]. Ĝia uzado tamen pliiĝadas en ĉiuj landoj, kaj en 2017 oni ankoraŭ taksis ĝen maltro uzata[5].

 
L-glutamino

En 2017 la uzo de la proteina aminacido L-glutamino estis validigita de la usona Nutraĵa kaj Medikamenta Administracio[18] por malpliigi la gravajn komplikaĵojn de serpoĉela malsano ĉe pacientoj aĝaj 5 jarojn aŭ pli. En triafaza klinika provesploro[19], ĝi montriĝis interesa por la malpliigo de vaskulblokaj krizoj kaj de epizodoj de akuta brusta sindromo.

Vokselotoro estas inhibilo de la polimerogo de S-hemoglobino. Ĝi pliigas la kvanton da hemoglobino kaj malpliigas la indicon de hemolizo[20] sed ne montriĝis efika pri la ofteco aŭ graveco de vaskulblokaj krizoj[21]. Unu kaŭzo estas plibonigo de la afino de traktita eritrocito al oksigeno, kio rezultigas malplian perdon de oksigeno en la histoj[22].

Oni uzas sangajn transfuzojn en kuracado de profunda anemio aŭ severa infekto, se ne estas malrekomendigaĵoj. Transfuzo povas esti simpla, nur aldonanta normalajn eritrocitojn, aŭ sangoŝanĝa, samtempe aldonanta normalajn eritrocitojn kaj forigante serpoformajn.[23] Esploro farita en 1994 de NIH konstatis, ke infanoj kun risko de apopleksio, kiuj ricevis transfuzojn, havis apopleksian oftecon de malpli ol 1 elcente jare, dum tiuj, kiuj ne ricevis transfuzon, havis 10 elcente jare.[24] Ĉe infanoj, kies cerba sanga cirkulado estas malnormala laŭ la indiko de transkrania Doppler-efika ultrasondetekto, estas konstatite, ke preventa transfuza terapio malpliigas la riskon de unua apopleksio kaj silenta apopleksio.[25] La ultrasondetekto trovas vaskulojn parte blokitajn de serpoformaj ĉeloj per mezuro de la rapideco de la fluado de la sango, ĉar en pli malvasta arterio la sango devas flui pli rapide.[24] En 2002 la usona Nacia Instituto pri sano (NIH) faris rekomendon, ke oni faru transkranian Doppler-efikan ultrasondetekton al serpoĉelaj infanoj ĉiujare, kaj en 2015 fakularo kunvenigita de NIH inkludis la saman rekomendon en sia rekomendaro. Laŭ revuo de medicinaj registroj farita de la hematologo Julie Kanter ĉe la Universitato de Alabamo en Birmingham, oni faras la rekomenditan teston al averaĝe nur 48.4 el cento de serpoĉelaj infanoj.[26]

Ĉe tiuj, kiuj jam suferis apopleksion, transfuza terapio malpliigas la riskon de reaj apopleksioj kaj silentaj apopleksioj.[27][28]

Vivostilaj rimedoj redakti

Serpoĉela malsano manifestiĝas pli aŭ malpli grave depende de la mediaj kondiĉoj. Malvarmiĝo de la vetero aŭ ekmanko de oksigeno povas estigi akutan komplikaĵon, precipe doloran krizon. La komplikaĵoj estas pli oftaj en alta altitudo. En malriĉaj landoj, aparte en Afriko la ĉefa kaŭzo de morto de serpoĉelaj infanoj estas infektoj. En riĉaj landoj infektoj ne asociiĝas tiel forte kun specifa aĝoperiodo[5].

Krizojn kaj komplikaĵojn helpas eviti bona higieno kaj kelkaj simplaj kutimoj[29]:

  • trinki akvon ofte kaj ŝirmi sin kontraŭ varmego (dehidratiĝo estigas krizojn per pliviskozigo de la sango);
  • eviti malvarmumojn kaj aliajn spirsistemajn infektojn;
  • uzi malstriktajn vestojn, kiuj ne malhelpas sangan cirkuladon, kaj eviti cirkulmalhelpajn poziciojn de la korpo (ekz. krucigi la krurojn);
  • eviti anheladon kaj malbone aerumitajn mediojn (ekz. aviadon kaj subakviĝon) kaj altajn altitudojn (super 1500 m).

Pacienta edukado, kogna terapio, konduta terapio, psikodinamika psikoterapio, kaj similaj psikaj terapioj, kiuj celas komplementi korpan kuracadon, bezonas pli da esplorado por determini ĉu ili estas efikaj.[30]

Vaskulblokaj krizoj redakti

Vaskulblokaj krizoj trafas la plejparton de la homoj, kiuj havas serpoĉelan malsanon, sed la ofteco, graveco, kaj daŭro variegas. La malplej doloraj, sen febro aŭ signoj de graveco, estas kuraceblaj hejme per abunda trinkado de alkala akvo, ripozo, varmo, kaj oksigeno. Oni kuracas dolorajn krizojn simptome per kontraŭdoloriloj; por iuj pacientoj en pli mildaj krizoj, sufiĉas NSKI-oj (ekzemple diklofenakonaprokseno). Por pli malmildaj krizoj, la plejparto bezonas uzon de opioidaj medikamentoj je regulaj tempoj ĝis la krizo finiĝas, kio fariĝas plej konvene per envejna enkorpigo en malsanulejo.[31] Oni devas kalkuli je tio, ke la metabolismo de morfino estas pli rapida ĉe serpoĉela malsano ol normale, kun forigo trioble ĝis dekoble pli rapida ol ĉe sanuloj[32].

Kvankam aldonaj fluidoj, ĉu buŝe aŭ envejne enigataj, estas ordinara parto de kuracado de vaskulblokaj krizoj, tamen pruvoj pri la plej efika enkorpiga metodo, kvanto, kaj speco de fluido restas malcertaj.[33]

Krizanlizumabo, klona antikorpo celita al p-selektino estis aprobita en 2019 en Usono por malplioftigi vaskulblokajn krizojn por pacientoj almenaŭ 16-jaraj.[34]

Akuta brusta sindromo redakti

La kuracado similas kiel por vaskulbloka krizo, kun aldono de antibiotikoj (kutime kvinolono aŭ makrolido, ĉar oni kredas, ke senmuraj ["netipaj"] bakterioj kontribuas al la sindromo),[35] suplementa oksigeno por hipoksio, kaj zorga observado. Manke de altakvalitaj pruvoj pri la efikeco de antibiotikoj ĉe akuta brusta sindromo en serpoĉela malsano, ne estas (en 2019) norma kuracmetodo per ili.[36] Oni rekomendas, ke pacientoj, ĉe kiuj akuta brusta sindromo estas suspektata, estu allasitaj en malsanulejon, kaj ke malpliboniĝanta A-a-gradiento rekomendigu allason en intensejon.[37]

Se la pulma enfiltraĵo pligraviĝas aŭ la bezono de oksigeno pliiĝas, simpla sangotransfuzosangoŝanĝa transfuzo estas rekomendinda. Mankas certaj pruvoj pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de transfuzoj ĉe akuta brusta sindromo en serpoĉela malsano.[38]

Infektoj redakti

Oni kuracas infektojn en malsanulejo per antibiotika terapio celita precipe al pneŭmokokoj.

Sangomanka nekrozo redakti

Ĉe sangomanka osta nekrozo en serpoĉela malsano, kuracado celas ĉesigi aŭ plimildigi la doloron kaj konservi moveblecon de la artiko.[39] Nuntempe haveblaj kuracoj estas ripozigo de la artiko, fizioterapio, kontraŭdoloriloj, artikanstataŭiga kirurgio, kaj osta greftado.[39] Altkvalitaj hazardaj kontrolataj provesploroj estas bezonataj por taksi la relativan efikecon de kuracoj kaj determini, ĉu kombino de fizioterapio kaj kirurgio estas pli efika ol fizioterapio sola.[39]

Disvastiĝo redakti

 
Ebla avantaĝo de heterozigoto kun unu serpoĉela alelo (A) super homozigoto kun du normalaj aleloj (B) ĉe malaria infekto

Okulfrape estas, ke en areoj de malario la serpoĉela alelo estas relative ofta. Tion klarigas, ke ĝi donas kontraŭ malario rezistecon, tiel la sana portanto de genotipo Aa en tiuj areoj havas evoluan avantaĝon al tiuj, kiuj ne havas serpoĉelan alelon (genotipo AA) – kiuj mortas je malario – kaj al tiuj, kiuj suferas je serpoĉela anemio (genotipo aa) – kiuj mortas antaŭtempe de serpoĉela anemio.


Referencoj redakti

  1. E. G. Davies, C. Riddington, R. Lottenberg kaj N. Dower (januaro 2004). “Pneumococcal vaccines for sickle cell disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews (en) 1. doi:10.1002/14651858.CD003885.pub2. CD003885. Alirita 26-a de decembro 2017.. .
  2. (februaro 2018) “Does physical activity increase or decrease the risk of sickle cell disease complications?”, British Journal of Sports Medicine 52 (4), p. 214–218. doi:10.1136/bjsports-2015-095317. 
  3. Nutrition for the Child with Sickle Cell Anemia (angle). Arkivita el la originalo je 19-a de junio 2020. Alirita 5-a de oktobro 2019.
  4. Office of the Commissioner (7-a de julio 2017) Press Announcements – FDA approves new treatment for sickle cell disease (angle). Arkivita el la originalo je 10-a de julio 2017. Alirita 10-a de julio 2017.
  5. 5,0 5,1 5,2 Frédéric B. Piel, Martin H. Steinberg kaj David C. Rees (avril 2017). “Sickle Cell Disease”, The New England Journal of Medicine (en) 376 (16), p. 1561–1573. doi:10.1056/NEJMra1510865. Alirita 27 decembro 2017.. .
  6. Noir&Blanc Escroquerie : le VK500
  7. L. M. Rabb, Yvonne Grandison, Karlene Mason, R. J. Hayes, Beryl Serjeant kaj G. R. Serjeant (aŭgusto 1983). “A trial of folate supplementation in children with homozygous sickle cell disease”, British Journal of Haematology (en) 54 (4), p. 589–594. doi:10.1111/j.1365-2141.1983.tb02138.x. Alirita 28-a de decembro 2017.. .
  8. (novembro 2019) “Malaria chemoprophylaxis in sickle cell disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2019 (11). doi:10.1002/14651858.CD003489.pub2. 
  9. Evidence-Based Management of Sickle Cell Disease (2014). Alirita 16-a de novembro 2017.
  10. (24-a de majo 2021) “These Sisters With Sickle Cell Had Devastating, and Preventable, Strokes”, New York Times (en). 
  11. (septembro 2022) “Hydroxyurea (hydroxycarbamide) for sickle cell disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2022 (10), p. CD002202. doi:10.1002/14651858.CD002202.pub3. 
  12. Samuel Charache, Michael L. Terrin, Richard D. Moore, George J. Dover, Franca B. Barton, Susan V. Eckert, Robert P. McMahon, Ph.D., Duane R. Bonds kaj esplorantoj de la Multicenter Study of Hydroxyurea in Sickle Cell Anemia (mai 1995). “Effect of Hydroxyurea on the Frequency of Painful Crises in Sickle Cell Anemia”, The New England Journal of Medicine (en) 332 (20), p. 1317–1322. doi:10.1056/NEJM199505183322001. Alirita 28-a de decembro 2017.. .
  13. Martin H. Steinberg, Franca Barton, Oswaldo Castro, Charles H. Pegelow, Samir K. Ballas, Abdullah Kutlar, Eugene Orringer, Rita Bellevue, Nancy Olivieri, James Eckman, Mala Varma, Gloria Ramirez, Brian Adler, Wally Smith, Timothy Carlos, Kenneth Ataga, Laura DeCastro, Carolyn Bigelow, Yogen Saunthararajah, Margaret Telfer, Elliott Vichinsky, Susan Claster, Susan Shurin, Kenneth Bridges, Myron Waclawiw, Duane Bonds kaj Michael Terrin (avril 2003). “Effect of Hydroxyurea on Mortality and Morbidity in Adult Sickle Cell Anemia. Risks and Benefits Up to 9 Years of Treatment”, JAMA (en) 289 (13), p. 1645–1651. doi:10.1001/jama.289.13.1645. Alirita 27-a de decembro 2017.. .
  14. O. S. Platt, S. H. Orkin, G. Dover, G. P. Beardsley, B. Miller kaj D. G. Nathan (aŭgusto 1984). “Hydroxyurea enhances fetal hemoglobin production in sickle cell anemia”, The Journal of Clinical Investigation (en) 74 (2), p. 652–656. doi:10.1172/JCI111464. Alirita 27-a de decembro 2017.. .
  15. Barbara P. Yawn, George R. Buchanan, Araba N. Afenyi-Annan, Samir K. Ballas, Kathryn L. Hassell, Andra H. James, Lanetta Jordan, Sophie M. Lanzkron, Richard Lottenberg, William J. Savage, Paula J. Tanabe, Russell E. Ware, M. Hassan Murad, Jonathan C. Goldsmith, Eduardo Ortiz, Robinson Fulwood, Ann Horton kaj Joylene John-Sowah (septembro 2014). “Management of Sickle Cell Disease. Summary of the 2014 Evidence-Based Report by Expert Panel Members”, JAMA (en) 312 (10), p. 1033–1048. doi:10.1001/jama.2014.10517. Alirita 25-a de decembro 2017.. .
  16. Orah S. Platt (mars 2008). “Hydroxyurea for the Treatment of Sickle Cell Anemia”, The New England Journal of Medicine (en) 358 (13), p. 1362–1369. doi:10.1056/NEJMct0708272. Alirita 28-a de decembro 2017.. .
  17. Richard D. Moore, Samuel Charache, Michael L. Terrin, Franca B. Barton, Samir K. Ballas, E. Orringer, S. Jones, D. Strayhorn, W. Rosse, G. Phillips, D. Peace, A. Johnson-Telfair, P. Milner, A. Kutlar, A. Tracy, S. K. Ballas, G. E. Allen, J. Moshang, B. Scott, M. Steinberg kaj al. (mai 2000). “Cost-Effectiveness of Hydroxyurea in Sickle Cell Anemia”, American Journal of Hematology (en) 64 (1), p. 26–31. doi:[[doi:10.1002%2F%28SICI%291096-8652%28200005%2964%3A1%3C26%3A%3AAID-AJH5%3E3.0.CO%3B2-F|10.1002/(SICI)1096-8652(200005)64:1<26::AID-AJH5>3.0.CO;2-F]]. Alirita 27-a de decembro 2017.. .
  18. FDA approves new treatment for sickle cell disease (angle). www.fda.gov (julio 2017). Alirita 28-a de decembro 2017..
  19. Yutaka Niihara, Han A. Koh, Lan Tran, Rafael Razon, Henry Macan, Charles Stark, Ted Wun kaj Patricia Adams-Graves (décembre 2014). “A Phase 3 Study of L-Glutamine Therapy for Sickle Cell Anemia and Sickle ß0-Thalassemia”, Blood (en) 124 (21), p. 86. Alirita 28-a de decembro 2017.. .
  20. Vichinsky E, Hoppe CC, Ataga KI et al. A phase 3 randomized trial of voxelotor in sickle cell disease, N Engl J Med, 2019;381:509-519
  21. Bunn HF, Oxygen delivery in the treatment of anemia, N Eng J Med, 2022;387:2362-2365
  22. Henry ER, Metaferia B, Li Q et al. Treatment of sickle cell disease by increasing oxygen affinity of hemoglobin, Blood, 2021;138:1172-1181
  23. (marto 2011) “Blood transfusion usage among adults with sickle cell disease – a single institution experience over ten years”, British Journal of Haematology 152 (6), p. 766–770. doi:10.1111/j.1365-2141.2010.08451.x. 
  24. 24,0 24,1 (July 1998) “Prevention of a first stroke by transfusions in children with sickle cell anemia and abnormal results on transcranial Doppler ultrasonography”, The New England Journal of Medicine 339 (1), p. 5–11. doi:10.1056/NEJM199807023390102. 
  25. How Is Sickle Cell Disease Treated? (12-a de junio 2015). Arkivita el la originalo je 9-a de marto 2016. Alirita 8-a de marto 2016.
  26. (24-a de majo 2021) “These Sisters With Sickle Cell Had Devastating, and Preventable, Strokes”, New York Times (en). 
  27. (January 2011) “Effect of chronic red cell transfusion therapy on vasculopathies and silent infarcts in patients with sickle cell disease”, American Journal of Hematology 86 (1), p. 104–106. doi:10.1002/ajh.21901. 
  28. (March 2010) “Feasibility and efficacy of chronic transfusion for stroke prevention in children with sickle cell disease”, European Journal of Haematology 84 (3), p. 259–265. doi:10.1111/j.1600-0609.2009.01379.x. 
  29. La drépanocytose : traitements et bonnes pratiques (france). Association Pour l'Information et la Prévention de la Drépanocytose (APIDP) (2015)..
  30. (majo 2015) “Psychological therapies for sickle cell disease and pain”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2015 (5), p. CD001916. doi:10.1002/14651858.CD001916.pub3. 
  31. (January 2020) “Opioid treatment for acute and chronic pain in patients with sickle cell disease”, Neuroscience Letters 714, p. 134534. doi:10.1016/j.neulet.2019.134534. 
  32. Higher Doses Of Morphine Justified For Sickle Cell Patients (angle). [1] (majo 2011). Alirita 27-a de decembro 2017..
  33. (julio 2017) “Fluid replacement therapy for acute episodes of pain in people with sickle cell disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 7 (4), p. CD005406. doi:10.1002/14651858.CD005406.pub5. 
  34. Center for Drug Evaluation and Research (20-a de decembro 2019). “FDA approves crizanlizumab-tmca for sickle cell disease”, FDA (en). 
  35. (1998) “Pulmonary Complications of Sickle Cell Disease.”, Pulmonary and Critical Care Medicine, 6‑a eldono, St. Louis: Mosby, p. 1–10. ISBN 978-0-8151-1371-3.
  36. (septembro 2019) “Antibiotics for treating acute chest syndrome in people with sickle cell disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 9 (4), p. CD006110. doi:10.1002/14651858.CD006110.pub5. 
  37. (aŭgusto 2011) “Evidence-based management of sickle cell disease in the emergency department”, Emergency Medicine Practice 13 (8), p. 1–20; quiz 20. 
  38. (januaro 2020) “Blood transfusions for treating acute chest syndrome in people with sickle cell disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 1 (1), p. CD007843. doi:10.1002/14651858.CD007843.pub4. 
  39. 39,0 39,1 39,2 (decembro 2019) “Treatment for avascular necrosis of bone in people with sickle cell disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2019 (12), p. CD004344. doi:10.1002/14651858.CD004344.pub7. 

Eksteraj ligiloj redakti