Servo al Venko de Pollando

Servo al Venko de Pollando (pole Służba Zwycięstwu Polski (SZP)) - pola konspira organizaĵo, fondita interkonsente kun prezidanto de Varsovio Stefan Starzyński en la sieĝita Varsovio la 27-an de septembro 1939 laŭ ordono de la defendestro de la ĉefurbo generalo Juliusz Rómmel. Komandanto de la Servo al Venko de Pollando iĝis armea generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Kreo de la Pola Subtera Ŝtato estis komencita — unusola en okupataj landoj fare de la Tria Regno.

Historio redakti

Celoj de la organizaĵo ampleksis: batalon pri liberigo de Pollando laŭ antaŭmilitaj landlimoj, rekreon kaj reorganizon de la pola armeo kaj establon de provizoraj regopovoj.

Ĝi subiĝis al la Registaro de Pola Respubliko en ekzilo. Tokarzewski turnis sin por apogo al reprezentantoj de antaŭmilita opozicio (PSL, PPS, SN i SP) kaj ĝin akiris. Celo de tia agado estis fortranĉo de la naskiĝanta konspira militista organizaĵo disde la tendaro de Józef Piłsudski, kiun la socio kulpigis pri la septembra malvenko, kaj samtempe akiro de la apogo ĉe la novaj emigraciaj regopovoj. Ĝi tamen, konsiderata de generalo Władysław Sikorski tro proksima al la saniga tendaro, iĝis laŭ la ordono de Supera Komandanto malfondita kaj anstataŭigita la 13-an de novembro 1939 per Związek Walki Zbrojnej (ZWZ) (Asocio de Armita Batalado). Ĝi estis la unua armita organizaĵo de Pola Subtera Ŝtato. Ĝisnuna komandanto de SZP, generalo Michał Karaszewicz-Tokarzewski estis nomumita komandanto de ZWZ sur la areo de la soveta okupado.

Ordonoj de Władysław Sikorski kaj Kazimierz Sosnkowski el novembro 1939 rekomendis transprenon de ĝisnunaj organizaj strukturoj de SZP per ZWZ.

Statuto redakti

En Varsovio la ĉefkomandanto de la Servo al Venko de Pollando Michał Tokarzewski-Karaszewicz en sia ordono la 25-an de oktobro 1939 anoncis la statuton, kiun pli poste sendis al Parizo.

Tasko de SZP estas:

a) entrepreni decidan kaj senflekseblan batalon kun la invadinto sur ĉiu kampo de ĝia agado en Pollando kaj per ĉiaj rimedoj, ĝis liberigo de Pollando en ties landlimoj de antaŭ la milito

b) rearanĝo de kadraj batalvaloroj de nia armeo kaj altigo de ĝia morala kaj fizika preteco

c) kreo de ligitaj inter si hierarkie kaj kunlaborantaj harmonie centroj de provizora nacia regopovo en la Lando

Membroj redakti

Elektitaj eventoj redakti

  • 3.11.1939: En Kielce oni arestis civilan komisaron kaj vickomandanton de la vojevodia Servo al Venko de Pollando Stefan Artwiński - lian kadavron germanoj postlasis nokte post kelke da tagoj apud Kielce.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti