Servus servorum Dei

Servus Servorum Dei estas latina sintagmo tradukebla per «Servisto de la servistoj de Dio», uzita ofte de la papoj komence de dokumentoj, kiel buleoj, al la tuta katolika komunumo.

Historio de «Servus servorum Dei» redakti

La unua elpensanto kaj uzanto de la frazo estis papo Sankta Gregorio la 1-a,[1] kiu papis ekde 590 ĝis 604, eble referencante al simila, sed sence malsama, kiun ekuzis Johano ĉefepiskopo de Konstantinopolo. Tiu ĉi ekuzis la titolon de Patriarko Ekumana. Gregorio, kiu antaŭe estis praktike longatempa ambasadoro de la Roma Eklezio ĉe la Imperia Kortego de Konstantinopolo, elpensis por si ion malpli pompan, kvankam funditan sur vera aŭtoritato, aŭtoritato kiu devas esti kaj prezentiĝi humile.

Tiu titolo estis laŭ iuj jarcentoj preskaŭ ignorita sed ekde la 9-a jarcento ĝi konstante aperas en la lingvaĵo de la papoj. Foje ankaŭ civilaj regantoj revestis sian aŭtoritaton per tia frazo, sed ekde la 12-a jarcento ĝi restis distinga heredaĵo de la papoj.

Ekde la Dua Vatikana Koncilio la papoj uzis tiun frazon por dedukti el ĝi novan koncepton pri la praktikado de papado kaj por igi la oficojn de la Sankta Seĝo pli simplaj kaj malpli regaj: Paŭlo la 6-a rezignis uzi la papan tiaron (kaj aŭkciigis la sian en Novjorko) kaj neniu el siaj posteuloj ĝin reprenis; papoj Johano Paŭlo la 1-a, Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a rezignis ankaŭ papan kronadon, opciante male por simpla liturgia inaŭguro. Dum tiuj inaŭguraj ceremonioj, anstataŭ kroniĝi per la papa tiara, la tri homoj ricevis paliumon.

Krome, la Majesta pluralo estis praktike aboliciita, parole kaj skribe, kaj anstataŭe reaperis la “mi” (la unua tion farinta estis Paŭlo la 6-a); ĝi tamen restis en la latina lingvo, lingvaĵo en kiu, kiel ankaŭ en la greka, la iom nepersona “nos” (ni) efektas opone al tiu reala de la enparola “ni” (kiel, se ekzempli per la Biblio, en Rm 1,5) "per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo".

Fakte en sia Motu Proprio Summorum Pontificum, Benedikto la 16-a uzas la malfortiĝan latinan reĝecan “nos (= ni)”.

Biblia fono redakti

La esprimo reeĥas la hebrean poliptoton en kiu subjekto plus kvalifika komplemento konstruas la absolutan superlativon kun signifo de “vera servisto, tuta servisto”.

Tiu papa epiteto havas ankaŭ biblian fonon en la Evangelio laŭ Mateo 20, 25 - 27: «25 Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. 26 Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 27 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto”.

Jam en la Malnova ĝi sonis tiel (Palmo 3, 9-10): “Parolu, Sinjoro, via servisto vin aŭskultas”.

Referencoj redakti

  1. "Servus servorum Dei". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. 1913; Katolika Encikopedio = Servus servorum Dei.