Sesame Street

televida serio

Sesame Street (Sezamostrato) estas originale usona infanprogramo por publika televido. La ideo estis instrui infanojn inter du kaj ses jarojn per la televidilo. Nun, iu versio de Strato Sezamo estas mondvasta kaj videbla en pli ol 140 landoj.

Sesame Street
televida serio • televida ludo
Originala titolo Sesame Street
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sketch comedy, porinfana televida serio, eduka televido, puppet show, ludopedagogio
Reĝisoro John R. Dilworth, Stan Lathan
Aktoroj Kevin Clash • Linda Bove • Sonia Manzano • Alan Muraoka • Charlotte Rae • Bob McGrath • Roscoe Orman • Emilio Delgado • Loretta Long • Northern Calloway • Jerry Nelson • Frank OzJim Henson • Fran Brill • Caroll Spinney • Richard Hunt • Alison Bartlett-O'Reilly • Chris Knowings • Nitya Vidyasagar • Ismaël Cruz Córdova • Eric Jacobson • Eugene Byrd • Gedde Watanabe • Raúl Juliá • Michael Jeter • Will Lee • Kim Raver • Alicia Keys • Kristin Chenoweth • Keshia Knight Pulliam • Ben StillerRobert De NiroLiam Neeson • Lily Tomlin • Jill Scott • Andrea Martin • Cameron DiazConan O'Brien • Tyler James Williams • Jack Black • Tina Fey • Brandon Slagle • Pete Seeger • Rosemary Clooney • Alexis Cruz • Amy Sedaris • Paul Benedict • Shirley Jones • Bill IrwinMichelle Obama • Wendy Williams • Clarice Taylor • Sarah Jessica Parker • Bobby Moynihan • Brian Doyle-Murray • Arte Johnson • Frances Foster • Alaina Reed Hall
Muziko de Joe Raposo
Amplekso
Sezonoj 50
Epizodoj 4378
Daŭro sen reklamoj 25
Elsendo
Unua elsendo 10 nov. 1969
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Laŭ la ideo de la programo, en la "Sezama Strato" homoj kaj pupoj kunloĝas. La pupoj estas "mupetoj" (angle Muppets) - tiel la kreinto Jim Henson baptis siajn pupokreaĵojn - kaj diversas laŭ grandeco: la pli malgrandaj estas movitaj per aktora mano aŭ brako, la iom pli grandaj per du brakoj kaj la ankoraŭ pli grandaj estas kostumoj en kiuj moviĝas homoj tutkorpe. La programo gajnis 122 Emmy-premiojn.

"Nia originala celo estis simpla, — diris la kunfondinto Joan Ganz Cooney en 2009 en komunikaĵo sur PBS, — naski sukcesan televidprogramon kiu estigos pozitivan ŝanĝon en la vivo de infanoj, precipe, malriĉaj urbaj infanoj, kaj helpi prepari ilin por lernejo."[1]

La serio en la usona televido debutis la 10-an de novembro 1969, kaj multaj amaskomunikiloj tutmonde la 10-an de novembro 2009 celebre temigis la 40-an naskiĝtagon de la koncepto. En la jubilea ellaso de la programo aperis la prezidentedzino Michelle Obama, kiu klarigis al junaj spektantoj kiel kultivi hejmĝardenon, interalie donis konsiletojn pri kreskado de tomatoj, kukumoj kaj karotoj."[1]

(La usonaj) karakteroj redakti

 
Kermit (maldekstre) kaj Michelle Obama en Novjorko

Mupetoj:

Homoj:

  • Bob
  • Susan
  • Gordon
  • Maria
  • Luis
  • Linda
  • Mr. Hooper
  • Alan
  • Gina

Internaciaj sezamstrataj programoj redakti

 
Bazilio la Urso de la kanada eldono, surmetinte kavaliran kirason.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti