Sestri Levante

komunumo de Italio

Sestri Levante (Séstri en la ligura; Segesta Tiguliorum en la latina) estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 17 349 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Casarza Ligure, Lavagna, Moneglia, Ne.

Sestri Levante
Sestri Levante
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco GE Ĝenovo
Geografia situo 44° 16′ N, 9° 24′ O (mapo)44.2666666666679.4Koordinatoj: 44° 16′ N, 9° 24′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1 m
Areo 33,33 km²
Loĝantaro 17 349 (2023)
Loĝdenso 516 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Casarza Ligure, Lavagna, Moneglia, Ne
Patrono Sankta Nikolao
Festa tago 6-a de decembro
Nomo de loĝantoj sestrinisestresi
Poŝtkodo 16039
Imposta kodo I693
Kodo laŭ ISTAT 010059
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Sankta Nikolao, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.

Sestri Levante estas loke konata kiel la "dumara urbo", ĉar ĝia historia centro staras sur duoninsulo kiu disdividas la "Golfeton de la Fabeloj" (kie estas la turisma haveno), disde la pli malgranda "Golfeto de la Silento".

La nomo "Golfeto de la Fabeloj" estis atribuata de la dana verkisto Hans Christian Andersen (kiu ĉi tie loĝis en 1833).

La klimato estas milda, kun limigita temperatura variado.

Geografio redakti

Teritorio redakti

 
Panoramo de Sestri Levante
 
la historiaj kasteloj
 
la Golfeto de la Silento kun la konvento ĉielenpreno de Maria

La teritorio de Sestri Levante estas parto de la orienta liguria Riviero, (oriente de Ĝenovo), kaj pli precize de la orienta parto de la Golfo de Tigulio.

Ĝi samlimas norde kun la komunumo de Ne, sude kun la Ligura maro, okcidente kun Lavagna kaj oriente kun Casarza Ligure kaj Moneglia.

Sestri Levante staras sur la aluvia ebenaĵo de la torento Gromolo, kiu etendiĝas en la maro per mallarĝa duoninsulo ĝis roka promontoro ofte nomata "la insulo".

Alia baraĵo antaŭ la plaĝoj de la kvartalo de Riva Trigoso kaj de "Borgo Renà", estas la promontoro "Punta Manara" kaj monto Castello (265 m). En Borgo Renà staras la karakteriza marroko nomata en la ligura "Assêu", sur kiu altiĝas kruco.

La komunuma teritorio konsistas el la urba areo kaj tridekdu apartaj kvartaloj: Azaro, Balicca Ponterotto, Cascine, Fossa Lupara, Ginestra, Libiola, Loto, Montedomenico, Pila, Riva Trigoso, Rovereto, San Quillico, San Bartolomeo, San Bernardo, Santa Margherita di Fossa Lupara, Santa Vittoria di Libiola, Tassani, Trigoso, Vignolo, Villa Arpe, Villa Campomoneto, Villa Carmelo, Villa Costa, Villa Costarossa, Villa Fontane, Villa Manierta, Villa Rocca, Villa Rocche, Villa San Bernardino, Villa Scorza, Villa Staffora kaj Villa Zarello, kun totala areo de 33,62 km2[1].

Historio redakti

 
Parto de la Golfeto de la Silento

Kiel la aliaj najbaraj urbetoj, Sestri Levante estis fondita de la tiguloj, iu tribo de la antikvaj liguroj, de kiuj devenas la nomo de Tigullio, la nuna plej orienta parto de la metropola urbo Ĝenovo.

Antikve Sestri Levante estis nur sur la insuleto kiu poste unuiĝis al firma tero pere de la mallarĝa istmo kreita de la materialo kiun aldonadis la kuna konstanta agado de la torento Gromolo kaj de la maro.

Dum la romia epoko Segesta Tigulliorum estis sufiĉe grava komerca centro, kun interŝanĝoj de varoj pere de la maro kaj la pasejoj passo del Bracco kaj tiu de la colle di Velva kun la valoj Petronio, Graveglia kaj Vara, kaj al la Lunigiana.

La urbeto estas citita en dokumento datita 909 de la reĝo Berengario, per kiu li cedis parton de la teritorio al la Baziliko Sankta Johano en Pavio.

Dum la mezepoko la komunumo pligrandiĝis al la firma tero. Sekve de la milito inter Ĝenovo kaj Pisa, en 1072, ĝi iĝis feŭdo de la familioj Malaspina kaj Fieschi, fakte for de la kontrolo de Ĝenovo.

Revenita sub la kontrolo de la Ĝenova respubliko en 1134, Ĝenovo aĉetis de la abatejo de Sankta Kolombano de Bobbio la pli altan parton de Sestri kaj tie konstruis kastelon.[2]

En 1815 ĝi estis enigita en la Reĝolando de Sardio, (1720-1861), laŭ la decidoj de la Viena kongreso, kaj sekve en la Reĝolando de Italio, (1861-1946) kiel parto de la Provinco de Ĝenovo.

En 1833 Hans Christian Andersen pasis vesperon en Sestri Levante, kio inspiris lin la nomo, "La Golfo de Fabeloj".[3]

Monumentoj kaj interesaj konstruaĵoj redakti

 
La fasado novklasika de la Baziliko de Sankta Maria de Nazareto
 
Palaco Fascie Rossi en la historia centro de Sestri, domo de la urba biblioteko kaj de la arkeologia muzeo.
  • Baziliko de Sankta Maria de Nazareto en la centro. Konstruita en la deksepa jarcento, havas pronaoson novklasikan. Interne estas videblaj toloj de baroka epoko kaj unu ligna Pietà de Anton Maria Maragliano. En la dekoka jarcento, Sestri Levante estis kunkatedralo de la dioceso de Brugnato (al kiu ĝi apartenis ĝis al 1959).
  • Palaco Durazzo-Pallavicini. Urbodomo, troviĝas en la centra placo Giacomo Matteotti, kiu estas la koro de la mezepoka urbo. La palaco stariĝis en la dua duono de la deksepa jarcento.
  • Palaco Fascie Rossi, en la historia centro, sede de la urba biblioteko kaj, de la jaro 2013, de la arkeologia muzeo.
  • Vilao Brignole-Balbi. Antikva nobela rezidejo, konstruita dum la deksepa jarcento ĉe la laŭmara promenejo. Nuntempe ĝi estas hotelo (kiel la apudaj nobelaj palacoj en la avenuo), kaj prezentas en sia interno ŝatinda parkon en formo de ĝardeno italstila.
  • Palaco Durazzo-Cattaneo Della Volta. Jam palaco de la familio Doria, enhavas preĝejeton, verko de Giacomo Gaggini por la tiama proprietulo Giuseppe Maria Durazzo en 1725; kunlaboris en la laboroj ankaŭ Gio Antonio Ricca.
  • Vilao Durazzo-Solari-Serlupi, nun Rimassa. Konstruita pro volo de [Cesare Durazzo], estro de la ĝenova respubliko en la jaroj 1665-1667, la vilao gastigis en februaro de 1784 la imperiestron Jozefo la dua.
  • Castelli Riccardo Gualino, nuntempe Hotel dei Castelli, sur la promontoro de Sestri Levante. Temas pri tri konstruaĵoj en stilo nov-memezepoka konstruitaj inter 1925 kaj 1929 de la arkitektoj Clemente kaj Michele Busiri Vici kun la konsultiĝo de la art-kritikisto Lionello Venturi, por la piemonta industriisto Riccardo Gualino. La konstruaĵoj transformiĝis en hotelon en 1950.

Loĝantoj redakti

Demografia evoluo redakti

Sestri Levante havis 7636 loĝantoj en la unua itala popolnombrado en 1861. Ĝi kreskis meznombre per ĉirkaŭ 1000 loĝantoj po jardeko ĝis 1951, kiam la loĝantoj estis 17.088, poste ĝis 1981 pro la alveno de enmigrintoj el suda Italio la kresko iĝis 1500 loĝantoj po jardeko, ĝis 21.501 loĝantoj.

De 1981 la loĝantaro kontraŭe malkreskadas malgraŭ la novaj enmigrintoj, ĉifoje alvenintaj el eksterlando. La malkresko (pro la ekonomia krizo kiu malaperigis plej multaj lokaj industrioj) estis de kvazaŭ 1500 loĝantoj po jardeko, ĝis 18.172 loĝantoj en 2011.

Eksterlandaj enmigrintoj redakti

Laŭ la datumoj de la itala Nacia Instituto de statistiko je la 31-a de decembro 2014, la eksterlandanoj rezidintoj en Sestri Levante estis 1 280[4], respektive 6,87% de la totala loĝantaro, jen la listo laŭ nacieco[5]:

  1.   Rumanio, 243
  2.   Ekvadoro, 241
  3.   Albanio, 166
  4.   Maroko, 117
  5.   Moldavio, 63
  6.   Ukrainio, 49
  7.   Ĉinio, 40
  8.   Bangladeŝo, 37
  9.   Peruo, 33

Ekonomio redakti

 
Ŝipkonstruejo Fincantieri de Riva

Danke al la naturbeleco de la loko, Sestri Levante havas gravan ekonomian alporto de la turismo, ĉefe pro la du sablaj plaĝoj kaj la tipa klifaro de granda parto de la liguria marbordo.

En la pasinteco estis granda industrio. La ŝipkonstruejo Fincantieri en la kvartalo Riva estas la plej granda industrio kiu restis en Sestri Levante nuntempe. Ĝi instaliĝis tie en la lastaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Post la dua mondmilito Sestri Levante gastigis ankaŭ la F.I.T. (Fabbrica Italiana Tubi), haltigita en 1982 pro la industria krizo, ĝia areo estas nun utiligata por komerco kaj loĝado.

Antikva tradicio de la pasinteco de Sestri estis la konstruado de la leŭdoj, lignaj barkoj kun latina velo, ekzemplo el tio troviĝas ekspoziciata sur la plaĝo de "Balin", en la Golfeto de la Fabeloj.

 
Perspektivo de strato "25a de Aprilo", la ĉefa "caruggio" de la historia centro de Sestri.
 
Vilao Brignole-Balbi ĉe la laŭmara promenejo de Sestri

La fiŝkaptado, iam ekonomie multe pli grava ol nun, tamen ankoraŭ gravas pro la loka tradicia kulturo kaj por la turismo. La passo delle acciughe donas, gravajn fiŝkaptojn (de kio la festo de la bagnun).

La anĉovoj sottosale de la Liguria maro estas rekonitaj per la varmarko IGP.[6][7]

Ĉefaj eventoj redakti

  • Foiro de Sankta Josefo: en marto, kun multaj floroj kaj plantoj.
  • Muzika festivalo: en majo.
  • Premio Andersen, fino de majo, konkurso kaj festivalo por infanoj kaj ne.
  • "Barcarolata" lasta dimanĉo de julio, mara karnavalo kun alegoriaj ĉaroboatoj.
  • Festo de la "Bagnun" antaŭlasta semajnfino de julio, en Riva Ponente kun senpaga manĝo de la samnoma loka marplado.
  • Foiro de Sankta Stefano: 26 decembro. kun produktoj tipaj de la valoj kaj landinterno.

Esperanto redakti

 
Esperanta velado en Tigulio

En Sestri Levante aktivas la Grupo Esperanto-Tigulio (GET), multaj aktivadoj en la urbo okazis ankaŭ ekstere de la tigulia grupo. Ĉe la strukuro "Opera Madonnina del Grappa" okazis plurfoje seminarioj por instruistoj organizitaj de "Istituto Italiano di Esperanto", ekzemple kun la temo: «Starigo kaj mastrumado de kursoj dua-gradaj kaj tria-gradaj».

Partneraj urboj redakti

Sestri Levante estas ĝemelita kun:

krome,

la kvartalo Riva estas ĝemelita kun:

Referencoj redakti

  1. Fonto: Statuto Comunale
  2. Sesti Levante - Storia antica
  3. Andersen Festival, Sestri Levante. Andersen Festival. Arkivita el la originalo je 2010-03-16. Alirita 2a de Junio 2013.
  4. Dato Istat al 31/12/2014. Arkivita el la originalo je 2019-10-26. Alirita 2016-10-04.
  5. Datumoj pri grupoj kun pli ol 20 unuoj
  6. Il secolo xix. Arkivita el la originalo je 2016-10-30. Alirita 2016-10-04.
  7. Camera di Commercio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-10-04.

Eksteraj ligiloj redakti