Setiles estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Setiles
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19324
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Cayetano López Sánchez (PP)
Demografio
Loĝantaro 81  (2023) [+]
Loĝdenso 1,46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 1° 37′ U (mapo)40.733611111111-1.6166666666667Koordinatoj: 40° 44′ N, 1° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 256 m [+]
Areo 56,77 km²
Setiles (Hispanio)
Setiles (Hispanio)
DEC
Setiles
Setiles
Situo de Setiles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Setiles [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas setileño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 83 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,46 loĝ/km². Somere la loĝantaro pliiĝas pro la reveno de la lokanoj kiuj elmigris dum feritempo.

Situo redakti

Setiles situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la plej orienta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1256 m super marnivelo; je 168 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 56,77 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°44′01″N 1°37′00″Ok.

Historio redakti

 
Vidaĵo de Setiles.
 
La lageto Majanos en Setiles.

Dum la epokoj de keltiberoj, romanoj kaj araboj jam oni realigis metalurgiajn procezojn de elfosado, transformado kaj forĝado de fero elfosita. En 1903 la eŭskaj entreprenistoj Eduardo Aznar kaj Ramón de la Sota fondis la Compañía Minera de Sierra Menera en enklavo de etendo de 1400 hektaroj inter la teritorioj de Setiles kaj Ojos Negros. La materialo de la elfosado estis kondukita pere de fervojo al Sagunto. La salajro de la ministoj estis malalta, kaj la laboristoj devis komplementi siajn enspezojn pere de la kampolaboro. En 1936 kaj 1941 la mino restis neaktiva pro la Hispana Enlanda Milito. En 1990 la entrepreno administrinta la minojn fermis post 87 jaroj de funkciado, pro la fermo de la fandofornoj de Sagunto kaj la investoj necesaj por sekvi la ekspluatadon.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro ascendis al 800 loĝantoj, kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento ĝis 1127 en 1920, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1125 loĝantoj en 1930 al 83, tio estis oni perdis pli ol 1000 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Setiles, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Setiles kie oni falis al la nunaj 83.

El la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis foje de dekstra partio, iom pli ofte de maldekstra PSOE (6 kontraŭ 4).

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Nun estas stacio kiu produktas ventoenergio, per ventogeneratoroj. Dum granda parto de la 20-a jarcento granda parto de la ekonomio de la municipo estis bazita sur la ekspluatado de las minoj de fero. Turismo: ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Fuorto de la familio Malo de Marcilla. Kasteleto de la 15-a jarcento.
  • Palac-domo de onklo Pedro kaj onklino Braulia, konstruita en 1752.
  • Fontano de Malsupro, konstruita en 1897.
  • La ermitejo de la Sanktulo, benita en la 15a de majo 1634.
  • La fer-minoj.
  • Lageto de Majanos.
  • La draŝejo.

Vidu ankaŭ redakti