Sh (ŝelo)

La Bourne-ŝelo aŭ mallonge sh estas simpla uniksa ŝelo, originale verkita de Stephen Bourne [born]. Elirinte kun "Versio 7" de Unikso en 1977 ĝi estas preskaŭ la originala uniksa ŝelo – antaŭis ĝin nur tiu de Ken Thompson, kies pluevoluigaĵo sh estas. Ĝia komanda-dosiera nomo estas "sh", la sama kiel tiu de la ŝelo de Thompson.

sh estas ankoraŭ populara kaj la implicita ŝelo de novkreita uzantokonto ĉe multaj GNU/Linuksaj sistemoj. sh estas la bazo de multaj aliaj ŝeloj, ekzemple ksh, dash (nun la implicitaĵo en Debian) kaj bash. La programo de sh lokiĝas en /bin/sh en la plejmulto de uniksaj sistemoj.

Eksteraj ligiloj redakti