Shaftesbury, malgranda urbo en Dorset, Anglio.

Shaftesbury
urbeto • civila paroĥo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo SP7
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 314  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 2° 12′ U (mapo)51.0066-2.198Koordinatoj: 51° 0′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Shaftesbury (Anglio)
Shaftesbury (Anglio)
DEC
Shaftesbury
Shaftesbury
Situo de Shaftesbury
Shaftesbury (Britio)
Shaftesbury (Britio)
DEC
Shaftesbury
Shaftesbury
Situo de Shaftesbury

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shaftesbury [+]
vdr

En 2001, laŭ censo, estis 6,665 loĝantoj. La urbo enhavas multajn malnovajn pajltegmentajn domojn. Bulŝtona strato, Gold Hill, estas ofte fotogragita por reklamoj kaj libraj kovriloj.

Gold Hill, Shaftesbury

En 880 Shaftesbury akiris la oficialan rangon de municipo. En 888 Alfredo la Granda kaj lia filino Ethelgiva fondis abatejon por monaĥinoj. Tien oni translokigis la restaĵojn de Eduardo la martiro, kaj poste la abatejo iĝis portempe la plej riĉa benediktana monaĥinejo de Anglio, kaj grava pilgrimcelo. Laŭdire, en la frua deksesa jarcento, se la abatino de Shaftesbury kaj la abato de Glastonbury povus geedziĝi, ili estus pli riĉa ol la reĝo mem.

De 1536 al 1539 Henriko la 8-a subpremis la monaĥejojn kaj konfiskis iliajn posedaĵojn: la Abatejo Shaftesbury fermiĝis en 1539 kaj poste estis malkonstruata. Oni kaŝis la restaĵojn de Eduardo la martiro. En 1931 arkeologo eltrovis ilin ĉe la loko de la abatejo kaj donis ilin al la Rusa Ortodoksa Eklezio Ekster Rusio, kiu reentombiĝis ilin en tombeja preĝejo en Woking.

En la romanoj de Thomas Hardy la urbo nomiĝis Shaston kaj Palladour.