Ŝahab-3

(Alidirektita el Shahab-3)

Ŝahab-3 (perse شهاب-۳; Meteoro-3) estas la nomo de la irana raketo, bazita je la nordkorea mezatinga raketo Nodong-1. La Ŝahab-3 havas startŝovon de 255 kN, startmason de 14500-16250 kg, diametron de 1,35 m, longon de 14,82-16 m kaj atingopovon de 1200-1500 km (lastfoje 2100).

Ŝahab-3
modelo de misilo vd
Dum 2003 - nekonata/nuntempe
vdr

La raketo estis testita inter 1998-2003 kaj estis ekuzita en la armeo ekde julio de 2003.

La Ŝahab-3 estis unuafoje publike videbla la 25-an de septembro 1998, dum memorfesto al la Iraka-Irana milito. Irano faris 6 testojn kun la raketo, dum la lando sciigis novembre de 2004, ke oni povas produkti la misilojn amase.

Shahab-3B redakti

Ŝahab-3B estas pluevoluigo de la Ŝahab-3 ĝis atingopovo de 1700-2500 km, kun plia precizeco kaj eksplodpinto de 500 kg.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti