Shane A. Parker (naskiĝis en 1943, mortis en Adelajdo la 21-an de novembro 1992) estis brit-naskita muzezorganto kaj ornitologo, kiu elmigris al Aŭstralio en 1967 post partopreno en la dua ornitologia ekspedicio Harold Hall Australian en 1964. Li laboris kiel muzeisto ĉe la Sudaŭstralia Muzeo 1976-1992.[1]

Shane A. Parker
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1943 (1943-08-03)
Morto 21-an de novembro 1992 (1992-11-21) (49-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo ornitologo
vdr

Parker priskribis la taksonon de la Koksa kalidro kiel specio nova por la scienco en 1982; tiu vadbirdo estis poste konstatita kiel hibrido de Striokalidro kaj Rustokalidro. Li nomigis ankaŭ la taksonon de la formortinta Kanguruinsula emuo (Dromaius baudinianus) en 1984 sur la bazo de ostoj el subfosilioj. Li estis la plej aĝa aŭtoro de la unuaj du partoj (ĉiuj kiuj estis publikigitaj) el Annotated Checklist of the Birds of South Australia, Part 1: Emus to Spoonbills (1979), kaj Part 2A: Waterfowl (1985).

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2012-03-22.
  • Joseph, Leo. (1993). Obituary. Shane A. Parker 1943-1992. Emu 93: 297-298.
  • Robin, Libby. (2001). The Flight of the Emu: a hundred years of Australian ornithology 1901-2001. Carlton, Vic. Melbourne University Press. ISBN 0-522-84987-3