Sharon MAAS (1951) estas gujan-devena romanisto, kiu estis edukita en Anglio, loĝis en Barato, kaj poste en Germanio kaj en Sussex, Britio. Ŝi estas la aŭtoro de The Sugar Planters Daughter.

Sharon Maas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (73-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi devenas el politikema familio de tre miksa etna deveno. En 1973 ŝi veturis tutmonde al Barato tra Anglio, Turkio, Irano, Afganio kaj Pakistano. Post du jaroj en Barato ŝi translokiĝis al Germanio, kie ŝi edziniĝis al germano. Ŝi loĝis en Germanio dum ĉirkaŭ 40 jaroj kaj en 2018 translokiĝis al Irlando.

Ŝi verkis dek romanojn. Ŝiaj unuaj tri romanoj, publikigitaj de HarperCollins, fokusas esence al la maturiĝo de la roluloj ("Formadromanoj"), en barata kaj gujana kuntekstoj. Ŝia kvara libro, Sons of Gods (Filoj de dioj) estas rerakonto de Mahabarato. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en germanan, hispanan, franccan, danan, hungaran kaj polan.

Romanoj redakti

  • Her Darkest Hour (2020) - romano
  • The Violin Maker's Daughter (2019) - romano
  • The Soldier's Girl (2018) - romano
  • The Girl from the Sugar Plantation (2017) - romano
  • The Orphan of India (2017) - romano
  • The Lost Daughter of India {2017) - romano
  • The Sugar Planter's Daughter (2016) - romano
  • The Secret Life of Winnie Cox (2015) – romano
  • The Small Fortune of Dorothea Q (2015) – romano[1]
  • Sons of Gods - Mahabharata (2011) – romano
  • Stories of Strength (2005) – novelaro
  • The Speech of Angels (2003) – romano
  • Peacocks Dancing (2002) – romano
  • Of Marriageable Age (2000) – romano

Notoj redakti

  1. "Sharon Maas, The Small Fortune of Dorothea Q". Stabroek News. 2015-10-26. Alirita la 26an de Majo 2021.