Shen Bao, antaŭ transskribita kiel Shun PaoShen-pao (ĉine: 申報; pinjine: Shēn Bào), konata en la angla kiel Shanghai News (Ŝanhajaj novaĵoj), estis gazeto publikigata de la 30-a de aprilo 1872 ĝis la 27-a de majo 1949 en Ŝanhajo, Ĉinujo. La nomo estas mallongigo de Shenjiang Xinbao, Shenjiang estas mallonga formo de Chunsheng jiang, la malnova nomo de la rivero Huangpu.[1]

Fondita de Ernest Major (1841-1908),[2] brita entreprenisto, en 1872, Shen Bao estis unu el la unuaj modernaj ĉinaj gazetoj. (Kiam Major reiris al Britujo en 1889, la gazeto estis reorganizata kiel Major Company Limited.[3])

Referencoj redakti

  1. Endymion Wilkinson, Chinese History: A Manual, Revised and Enlarged (Harvard University Asia Center, 2000: ISBN 0-674-00249-0), p. 967.
  2. Datoj de Roberta Wue, "The Profits of Philanthropy: Relief Aid, Shenbao, and the Art World in Later Nineteenth-Century Shanghai," Late Imperial China 25 (Junio 2004), pp. 187-211.
  3. Chinese History Research Site at UCSD, Miscellaneous Sources Arkivigite je 2010-06-25 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj redakti