Shoemaker (kratero)

Shoemaker estas luna kratero en la suda hemisfero de Luno, en proskimo de ties suda poluso, inter la krateroj Haworth en nordokcidento kaj Nobile en nordoriento. Pro proksimeco al la sudpoluso, la interno de la kratero estas plej ofte en ombro.

Shoemaker
alfrapa kratero [+]
Koordinatoj88° 8′ 24″ S, 45° 54′ 36″ O (mapo)-88.1445.91Koordinatoj: 88° 8′ 24″ S, 45° 54′ 36″ O (mapo) [+]
Vikimedia Komunejo:  Shoemaker (crater) [+]
vdr

La kratero estis oficiale nomata en 2000 fare de IAU post la usona astronomo kaj geologo Eugene Shoemaker.

En julio de 1999, alfrapis la lunsondilo Lunar Prospector tiun krateron.