Shrek (filmo)

(Alidirektita el Shrek)

Shrek [Ŝrek] estas perkomputile farita animacia filmo laŭ motivoj de fabela libro Shrek!, kiun en la jaro 1990 verkis William Steig. La filmo estiĝis en studio "DreamWorks Animation" frunte kun reĝisoro Andrew Adamson en la jaro 2001. En la sama jaro ĝi gajnis kiel entute unua filmo la Oscar-premion en kategorio "plej bona tutvespera animacia filmo".

Shrek
longa movbilda filmo
Originala titolo Shrek
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 5 jul. 2001, 22 apr. 2001, 18 maj. 2001, 2001
Ĝenro fantasta filmo, film based on books, amikopara filmo, fantasta komedio, aventura filmo
Reĝisoro(j) Andrew Adamson • Vicky Jenson
Produktisto(j) Jeffrey Katzenberg • Aron Warner • John H. Williams • Steven Spielberg
Scenaro Ted Elliott • Terry Rossio • Joe Stillman • Roger S. H. Schulman • William Steig • Chris Miller • Cody Cameron • Conrad Vernon
Loko de rakonto Duloc
Muziko de John Powell • Harry Gregson-Williams
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao DreamWorks 
Pacific Data Images 
DreamWorks Animation
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo
IMDb
vdr

Ĝi estas la unua filmo de la Shrek serio.

Rakonto redakti

Ŝreko (Shrek) estas malafabla kaj malicia ogro, kiu vivas sole sed kontente en sia izolita marĉo, timigante lokalajn vilaĝanojn. Iun tagon, multaj fabelaj estaĵoj ekaperas en la marĉo. Ili diras al Ŝreko, ke ili estis ekziligitaj el ilia lando, Duloko (Duloc), de la registo, Sinjoro Farkvado (Lord Farquaad). Ŝreko decidas iri renkonti Farkvadon persone, sed li ne scias la vojon, do li akceptas, ke la multparolanta Azenĉjo (Donkey), unu el la ekziligitaj estaĵoj, gvidi lin.

En Duloko, Farkvado konsentas redoni al Ŝreko sian kvietan marĉon sen invadantoj se la ogro kompletas taskon por li. La tasko konsistas en savi la Princinon Fionon (Princess Fiona) el la plej alta turo de fortiko gardita de terura drako kaj alporti ŝin al Duloko. Farkvado planas edziĝi kun Fiona por fariĝi vera reĝo. Ŝreko akceptas la proponon kaj iras kun Azenĉjo al la fortiko.

Ĉe la fortiko, Ŝreko kaj Azenĉjo savas Fionon nekutime. Azenĉjo ankaŭ malkovras, ke la "terura drako" estas efektive afabla drakino kaj enamiĝas kun ŝi. En la vojaĝo de la tri reen al Duloko, Ŝreko kaj Fiono enamiĝas. Tamen, pro iu misaŭdita parolo inter Fiono kaj Azenĉjo pri la ĉiutaga transformo de Fiona en ogrino, Ŝreko havas kverelon kun Fiono.

Dum la nupto de Farkvado kaj Fiono, Ŝrek invadas la preĝejon kaj protestas, ke li amas Fionon. La drakino mortigas kaj manĝas Farkvadon antaŭ la geedzoj Ŝreko kaj Fiono, en sia ogrina formo, kisas.

Rolantaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti