Siĉuan-pipro, nomita laŭ la ĉina provinco Siĉŭano, estas konata pro sia akra gusto. Ĝi ne estas vera pipro sed familio de la citrusoj. La spico pro tio havas iomete citronecan guston. Ĝi konsistas el la ŝelo de fruktetoj de nombro da plantoj el la genro Zantoksilo (Zanthoxylum): Z. piperitum, Z. simulans, Z. sancho kaj Z. schinifolium. Krom en Ĉinio ĝi ankaŭ estas uzata en Tibeto, Butano, Nepalo, Japanio kaj de la Konkanoj, etno en Barato.

Siĉuan-pipro