La Siberia saksikoloAzia saksikolo (Saxicola maurus) estas ĵus agnoskita specio de birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Azio kaj plej orienta Eŭropo kaj vintras en tropikoj de la Malnova Mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia saksikolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. maurus
Saxicola maurus
(Pallas, 1773)
Konserva statuso
NE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto, sistematiko kaj taksonomio redakti

 
Tri aspektoj de masklo en vintra plumaro ĉe Hodal (Faridabad, Harjano, Barato)
 
Ino ĉe Hodal (Faridabad, Harjano, Barato)
 
Siberia saksikolo, masklo en Nacia Parko Keoladeo, Raĝasthano, Barato

Ĝi similas al sia plej proksima parenco vivanta nome la Eŭropa saksikolo (S. rubicola), sed ĝi estas tipe pli malhela supre kaj pli pala sube, kun blanka pugo kaj pli blankaj subaj partoj kun malpli da oranĝa en brusto. La masklo en reprodukta plumaro havas nigrajn suprajn partojn kaj kapon (sen la brunecaj nuancoj de la Eŭropa saksikolo), rimarkindajn blankajn kolumon, flugilmakulon kaj pugon, kaj etan areon de oranĝa en gorĝo.[1]

La ino havas palbrunajn suprajn partojn kaj kapon, blankajn kolzonojn (ne tutan kolumon), kaj palan, nestrian rozecflavecan pugon. Maskloj en vintra plumaro estas intermezaj inter someraj maskloj kaj inoj, kun superokula strio kiel tiu de la Brungorĝulo (S. rubetra); el tiu specio kaj la ino li povas esti distingita pro la tuta blanka kolumo.[1]

Se oni vidas ĝin deproksime, ĝi povas esti rekonata pro tio ke la vostoplumoj estas pli longaj ol tiuj de la S. rubicola. Je tio ĝi ege similas al la Brungorĝulo, kiu kiel S. maurus estas adaptata al la longdistanca migrado.[1]

La masklo havas klakantan alvokon kiel ŝtonoj interfrapantaj. La kanto estas laŭta kaj trileca kiel ĉe Pronelo (Prunella modularis), nerilata paserida kantobirdo apartenanta al la Passeroidea.[2]

Sistematiko kaj taksonomio redakti

Estas 5 aŭ 6 subspecioj, kun la S. m. maurus (jam priskribita supre) kaj la dubinda distinga kaj tre simila S. m. stejnegeri kiu troviĝas en norda kaj centra Azio. La suda S. m. variegatus (okcidente de Kaspia maro), S. m. armenicus (orienta Turkio al Irano), S. m. indicus (Himalajo) kaj la Turkmenia saksikolo S. m. przewalskii (sudokcidenta Ĉinio) distingiĝas pro pli larĝaj blankaj areoj en la plumaro.[3]

Pasinte S. maurus estis kutime inkludita en S. torquatus kiel parto de la "Komuna saksikolo", sed tiu scienca nomo nuntempe estas limigita al la Afrika saksikolo. Analizoj de DNA, kvankam ne seneraraj, kune kun pruvoj pre morfologio, kutimaro kaj biogeografio konfirmas la suspekton ke tiu birdo estas distinga specio. La Eŭropa saksikolo estas ĝia okcidenta frata specio en la stirpo de saksikoloj en Eŭrazio; ties prauloj separiĝis dum la Malfrua PliocenoFrua Plejstoceno, antaŭ ĉirkaŭ 1.5-2.5 ma komende de la Kvaternara glaciepoko.[4]

La scienca nomo signifas "malhela rokoloĝanto". Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum maurus estas latina por el greka maúros (μαύρος) "nigra" (vidu "Maŭroj"), reference al la malhela koloro de la supraj partoj kompare kun la S. rubicola.

Distribuado kaj ekologio redakti

La reprodukta teritorio kovras plej parton de moderklimata Azio, el ĉirkaŭ latitudo 71°N en Siberio sude de Himalajo kaj sudokcidenta Ĉinio, kaj okcidenten al orienta Turkio kaj la Kaspia maro. Ĝi reproduktiĝas ankaŭ en pleja nordoriento de Eŭropo, ĉefe en Rusio sed eventuale tiom okcidenten kiom ĝis Finnlando.[5]

La vintra teritorio de la migrantaj birdoj estas el suda Japanio suden al Tajlando kaj Barato, kaj okcidente al nordorienta Afriko. Dum migrado, malgrandaj nombroj atingas tiom okcidenten kiom ĝis okcidenta Eŭropo, kaj escepte tiom orienten kiom ĝis Alasko en Nordameriko.[1]

La Siberia saksikolo estas insektomanĝantoj. Ili reproduktiĝas en malferma aspra arbustejo aŭ herbejo kun disaj arbustoj, el mer nivelo al ĉirkaŭ 4,000 m super marnivelo aŭ plie. Tiu specio ŝajne evitas eĉ malvarmajn temperaturojn kaj restas norde nur dum la malvarma kontinenta somero. En la montaraj regionoj de Himalajo kaj ĉefe en deklivoj de Bhutano, migrantoj povas esti vidataj manĝantaj en kampoj kaj paŝtejoj pli altaj ol 2,000 m, sed plej parto moviĝas suben kaj suden por vintri en tropikaj regionoj.[6]

Kvankam ĝi ne estas ankoraŭ konsiderata distinga specio de la IUCN, ĝi estas disvastigata kaj komuna kaj ne estus konsiderata minacata specio.[7]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Robertson (1977), Stoddart (1992), Urquhart & Bowley (2002)
  2. Urquhart & Bowley (2002)
  3. Bangs (1932), Urquhart & Bowley (2002)
  4. Wittmann et al. (1995), Urquhart & Bowley (2002), Wink et al. (2002)
  5. Robertson (1977), Urquhart & Bowley (2002)
  6. Bangs (1932), Inskipp et al. (2000), Urquhart & Bowley (2002)
  7. BLI (2009)

Referencoj redakti

  • Outram Bangs (1932): Birds of western China obtained by the Kelley-Roosevelts expedition. Fieldiana Zoology 18(11): 343-379. Plena teksto ĉe Internet Archive
  • BirdLife International (BLI), 2008, 147527, Saxicola torquatus, 12a Majo 2009.
  • Inskipp, Carol; Inskipp, Tim & Sherub (2000): The ornithological importance of Thrumshingla National Park, Bhutan. Forktail 14: 147-162. PDF fulltext Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Robertson, Iain (1977): Identification and European status of eastern Stonechats British Birds 70: 237-245.
  • Stoddart, Andy (1992): Identification of Siberian Stonechat Birding World 5(9): 348-356.
  • Urquhart, Ewan & Bowley, Adam (2002): Stonechats. A Guide to the Genus Saxicola. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-6024-4
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF fulltext
  • Wittmann, U.; Heidrich, P.; Wink, M. & Gwinner, E. (1995): Speciation in the Stonechat (Saxicola torquata) inferred from nucleotide sequences of the cytochrome b-gene. Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 33(2): 116-122. COI:10.1111/j.1439-0469.1995.tb00218.x HTML abstract Arkivigite je 2013-01-05 per Archive.today