Siberio

regiono en norda Azio
Ĉi tiu artikolo temas pri granda regiono en Azio. Por malgranda regiono en Ekstremaduro en Eŭropo rigardu la paĝon La Siberia.

Siberio estas vastega parto de Azia teritorio de Rusio kun multegaj riveroj kaj marĉoj.

Siberio
ruse Сибирь
teritorio
Lago de Malsupraj Spiritoj en Ergaki
Oficiala nomo: Сибирь
Ŝtato Rusio Rusio
Historiaj loĝantoj Skitoj, Ŝiungnuoj
Historia regiono Rusia Imperio
Montaroj
Ŝoseoj Siberia trakto, Ĉujskij trakto
 - fervojo Transsiberia fervojo
Najbaras kun Uralo, Verĥojanska montaro
Divido Okcidenta Siberio, Orienta Siberio
Kelkaj urboj
Kelkaj riveroj
Plej alta punkto
 - situo Beluĥa
 - alteco 4 506 m s. m.
Areo 13 100 000,0 km² (1 310 000 000 ha)
Biomoj
Akvoj Arkta Oceano, Maro de Laptevoj, Karaa Maro
Orogenenezo
montariĝo
Nor.-Sib. Malaltebenaĵo, Okc.-Sib. Malaltebenaĵo, Mez-Siberia Malaltebenaĵo
Horzonoj UTC (UTC+6, +7, +8, +9, +10, +11)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Bajkalo
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1996 (#20)
Numero 754
Regiono Azio-Oceanio
Kriterioj vii, viii, ix, x
       Siberia federacia distrikto        Geografia markigo de Siberio        Historia Siberio (Siberio kaj Rusa Fora Oriento – ofte la tuta markata kiel Siberio)
       Siberia federacia distrikto        Geografia markigo de Siberio        Historia Siberio (Siberio kaj Rusa Fora Oriento – ofte la tuta markata kiel Siberio)
       Siberia federacia distrikto

       Geografia markigo de Siberio

       Historia Siberio (Siberio kaj Rusa Fora Oriento – ofte la tuta markata kiel Siberio)
Vikimedia Komunejo: Siberia

Geografio redakti

Ĝi etendiĝas de Uralo, en okcidento, ĝis ĉepacifikaj akvodividaj montoĉenoj, en oriento, kaj de la bordoj de Arkta oceano, en nordo, ĝis stepoj de Kazaĥio kaj bordoj de Mongolio, en sudo. Areo ĉirkaŭ 10 mln kv.km — pli granda ol ĈinioUsono.

Laŭ natura karaktero oni distingas Okcidentan Siberion kaj Orientan Siberion, kie troviĝas Okcident-Siberia Ebenaĵo, Mez-Siberia Plataĵo, montaroj de Sud-Siberio (Altajo, Okcidenta Sajano, Orienta Sajano, Bajkala regiono). Klimato plejparte estas severa, kontinenta, la averaĝa temperaturo de januaro estas −16 °C (en sudo de okcident-Siberia ebenaĵo) kaj −48 °C (en oriento de Jakutio).

Plimulto de riveroj — Obo, Irtiŝo, Jeniseo, Leno, apartenas al baseno de Arkta oceano. La rivero Onon estas internacia (298 km en Mongolio dum 520 en Siberio). Gravaj lagoj — Bajkalo, Tajmira lago.

Granda parto de la Siberia teritorio estas okupita de tundro kaj tajgo, en la sudo — de stepo kaj arbara stepo.

Ekstremejoj redakti

  • La geografia centro de Azio situas laŭ kalkulo de la brita geografo Douglas Carruthers[1] el la frua 20-a jarcento ĉe Kizil en la aŭtonoma rusa respubliko Tuvio en suda Siberio ĉe la kunfluejo de la granda kaj la malgranda Jenisejo-j.
  • La plej norda punkto de la kontinento estas la kabo Ĉeljuskin (77° 40′ N) sur la duoninsulo Tajmiro en Siberio.
  • La plej orienta punkto troviĝas ĉe la kabo Deĵnjov (169° 44′ Ŭ) sur la Ĉuĉuka duoninsulo en orienta Siberio.

Homa geografio redakti

La regiono estas riĉa je naturaj krudaĵoj: terkarbo, nafto, tergaso, fero, diamantoj, oro, grafito ka. Grandaj urboj de Siberio: Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Barnaul, Tomsk, Omsk.

Transporto redakti

 

La Siberiaj akvovojoj aŭ Siberiaj rivervojoj estis la ĉefa komunikilo en la rusia Siberio ĝis la 1730-aj jaroj, kiam landaj vojoj estis konstruitaj. Riveroj havis grandan gravecon en la esplorado kaj koloniigo de la vastaj rusaj siberiaj teritorioj. La tri "grandaj Siberiaj riveroj" — Obo, Jenisejo kaj Lena — ĉiuj fluas en la Arktan Oceanon, la ĉefa problemo estis trovi partojn aŭ branĉojn de ĉi tiuj riveroj, kiuj fluas ĉirkaŭ de oriento al okcidento kaj trovi mallongajn intervalojn inter ili, kiun oni povas pasi per transporto de veturilo. Pro tio, ke Siberio estas relative ebena teritorio, la inter-riveraj vojoj estas ĝenerale mallongaj. Pro tio, kaj ankaŭ pro la malforteco de la siberiaj triboj, rusaj kozakoj, kaj ĝenerale rusoj povis pligrandigi la teritorion de Uralo al la Pacifiko dum nur 60 jaroj (15821643), kaj dum sekvaj jarcentoj rusoj kune kun lokaj etnoj prosperigis kaj evoluigis la regionon.

La Transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo Transsib) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, tre grava trafikvojo de Rusio kiu trapasas Siberion. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostoko ĉe Pacifiko kaj pli precize ĝis la Haveno Vostoĉnij.

Turismo redakti

La Regiono de Siberio, kvankam malproksima kaj malabunde loĝata, estas ideala destino por tiuj vojaĝantoj, kiuj estimas la belecon de netuŝita naturo, fantaziajn pejzaĝojn kun verdaj valoj kaj altaj montoj, kaj riĉan flaŭron kaj faŭnon. Etendiĝante de la Ural Montoj al Lago Baikal (la plej profunda dolĉakva lago en la mondo, nomata kiel la "Blua Okulo de Siberio"), kaj ofte inkluzivita de amatoraj geografoj kun rusaj teroj pli oriente (pli konata hodiaŭ kiel la rusa Malproksima Oriento, aŭ la Dalny Vostok), Siberio estas lando preta por sonĝantoj. La skvamoj diferencas de iuj, kiujn iu vojaĝanto iam vidos sur seka tero - per si mem la rusa Malproksima Oriento povus engluti tutan teritorion laŭ la grando de Usono! Unu el la lastatempe evoluantaj cellokoj por Siberiaj turneoj en ĉi tiu ĉiam pli malkovrita regiono de Rusio estas la vilaĝo Listvyanka apud la lago Baikal. Dum multaj jaroj, la loko de la unua rusa esplora instalaĵo pri la studo de dolĉakvaj lagoj kaj klasita feriejo konservita de la Federacia Sekureca Servo, ĝiaj bordoj allogis fuĝintajn serĉantojn de poetoj kaj politikistoj, kaj ankaŭ de kelkaj internaciaj vojaĝantoj. Kunligita per vojo kaj pramado al proksima Irkutsk, urbo famigita per la deviga translokiĝo de multaj dekabristoj, aŭ decembristoj, sekve de ilia provo renversi Caron Aleksandro la 1-a en 1825.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Stanislavo Belov (2018-05-26) Vojo al ĉielo aŭ Pioniroj de aviado en Siberio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26.

(eo) Artikoloj pri Siberio esperante

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Unknown Mongolia: A Record of Travel and Exploration in North-West Mongolia and Dzungaria; Douglas Carruthers; Hutchinson & Co., 1914, ISBN 81-206-0857-7
  2. Ksenia Zaitseva, "The Region of Siberia, Russia" (English), Mark Van-Anderson, 23.11.2019. 01.05.2020.