Sic

Por samtitola artikolo vidu la paĝon SIC.

Sic estas latina vorto (plene: sic erat scriptum) kaj signifas tiel skribite/tiele.

Oni ofte uzas ĝin en citaĵoj, inter rondaj aŭ rektaj krampoj por atentigi, ke la citaĵo estis ekzakte tiele skribita, kaj la citanto ne korektis eraron en ĝi. Ekzemple:

La svedino ricevis noton "Mi amas vi(sic) tre multe, kara" de la ĝoja nederlandano.

(sic) indikas ke la eraro jam estis en la noto, kaj la leganto ne pensu ke kopiinto de la citaĵo mem faris la eraron ("Mi amas vin" estas ĝusta).

En sciencaj publikaĵoj oni citaĵojn ekzakte kopiu, inkluzive de lingvaj eraroj. Por indiki ke oni ne mem eraris, oni metas post la eraron (sic). Oni ankaŭ uzas la vorton (sic) por indiki ke iu malĝusta literumado estis intenca, ne hazarde aŭ pro nescio; tiel la vorteto avertas provleganton, ke tiu ne korektu la eraron.

Foje oni uzas (sic) por atentigi pri neĝustaĵo/okulfrapaĵo.