Sicilia vespro estas sicilia ribelo eksplodinta la 30-an de marto 1282 (paska lundo) kontraŭ regado de Karlo de Anĵuo.

Antaŭeventoj redakti

Post kiam Sicilia Manfredo estis venkita en 1266, papo Urbano la 4-a nomumis Karlon de Anĵuo el Napolo al trono de Sicilia reĝlando. Karlo la 1-a regis per francdevenaj oficistoj kaj soldula armeo, kiuj malbone rilatos al la lokanoj. Murdo, ŝtelo, seksa perforto de virinoj estis ĉiutagaj okazoj.

Kaŭzoj de la ribel-eksplodo redakti

Komenco de la ribeloj estis – laŭ unu versio –, ke Karlo enkondukis la kutimon de la unua nokto por la siciliaj fianĉinoj. Li ankaŭ prenis altajn impostojn.

Laŭ historiisto Steven Runciman, la sicilianoj okupiĝis pri festaj antaŭpreparoj, kiam alvenis francaj oficistoj por aliĝi kaj drinki. Tiam serĝento Drouet prenis junan virinon el la homamaso kaj faris al ŝi proponojn, kaj tial la edzo de la virino atakis je Drouet per tranĉilo kaj murdis lin. Kiam la francoj volis venĝi tion, la sicilia homamaso murdis ĉiujn francojn. Tiam ĉiu kirko de Palermo alvokis je vespro.

Laŭ Leonardo Bruni, la ribelo komenciĝis, kiam la francoj serĉis pri armiloj en festivalo ekster Palermo kaj prenpalpis virinojn.

Laŭ alia versio, kiam junulinon seksperfortis franca soldato, ŝin trovis ŝia patrino en kirko preĝante. La patrino elkuris la kirkon kaj kriis: Ma fia! Ma fia! (Mia filino! Mia filino!). Laŭ kelkaj klarigoj tio estas la deveno de la vorto mafio.

La ribelo redakti

La ribelo komenciĝis la 30-an marto de 1282, antaŭpaska vendredo, dum la vespro, ĉe Kirko Sankta Spirito ekster Palermo. La ribelo daŭris 6 semajnojn kaj kaŭzis murdon de plurmil francdevenaj personoj.

La francaj soldatoj, kiuj deĵoris en Sicilio, lernis la sicilian lingvon, kelkaj geedziĝis kun lokaj virinoj. Dum la ribelo oni murdis ne nur la francojn sed ankaŭ la geedzajn parojn ofte siciliajn.

Sekvoj redakti

Petro de Aragonio okupis la Sicilian reĝlandon.

Triviaĵoj redakti

En la 20-a jarcento, la esprimo Sicilia vespro referencas al la nokto de la 10-a de septembro 1931, kiam gangstero Lucky Luciano ordonis murdon de multaj mafiuloj, anoj de krimulo Salvatore Maranzano kaj Joseph Masseria, finante la batalon de Castellammare en Novjorko.

Literaturo redakti

Steven Runciman: The Sicilian Vespers, Cambridge, 1958 (angle). Germana traduko: Die sizilianische Vesper. Eine Geschichte der Mittelmeerwelt im Ausgang des 13. Jahrhunderts, München 1959.