Sidi Brahim Riahi

ambasadoro, teologo kaj klerulo en Tunizio

Ibrahim Riahi, naskiĝnomo Abu Iŝak Ibrahim Ben Abdelkader Riahi (ankaŭ literigita Abou Ishak Ibrahim Ben Abdelkader Riahi kaj Ibrāhīm ibn ʿAbd al-Qādir al-Riyāḥī, arabe إبراهيم الرياحي, naskiĝis en 1766, mortis la 7-an de aŭgusto 1850),[1] estis ambasadoro, teologo kaj klerulo en Tunizio. Sunaisma islama akademiulo, li ankaŭ estis poeto. Li estis la avo de la kantisto Ali Riahi´ (1912-1970).

Sidi Brahim Riahi
Persona informo
Naskonomo Abou Ishak Ibrahim Ben Abdelkader Riahi
Naskiĝo 1-an de januaro 1766 (1766-01-01)
en Testur
Morto 7-an de aŭgusto 1850 (1850-08-07) (84-jaraĝa)
en Tunizo
Tombo Zaouia of Sidi Brahim Riahi
Lingvoj araba
Ŝtataneco regno de Tuniso
Parencoj Mohamed Said Khalisi
Okupo
Okupo teologo • diplomato • poeto • Ŭalioislamjuristo
vdr

Biografio redakti

Ibrahim Riahi instruiĝis per la grupo de akademianoj kaj advokatoj el Tunizio, precipe: Hamza Al-Jibas, Saleh Al-Kawash, Muhammad Al-Fassi, Omar Bin Qassem Al-Mahjoub, Hassan Al-Sharif, Ahmed Bou Khurais, Ismail Al- Tamimi, Al-Taher Ben Massoud, kaj aliaj.

Sidi Brahim frekventis de juna aĝo islaman elementan lernejon (arabe كُتَّاب kuttāb) en Testour kaj montris talenton pri religiaj sciencoj. Post lia alveno en Tunizo, ĉirkaŭ 1782, li studis ĉe la madrasoj Hauanet Aĉur (Haouanet Achour) kaj poste Bir Lahĵar (Bir Lahjar).[2]

En ĉirkaŭ 1790, li komencis instrui en univieritato Zituuna kie la estontaj ministroj Ibn Abi Dhiaf kaj Béji Messaoudi same kiel gvidaj teologoj de la tempo, kiel ekzemple Mohamed Bayram la 4-a kaj Mahmud KabaduÄÄ, estis inter liaj studentoj.

En 1801, li estis diplomato de la tunizia ambasado en Maroko.

 
la maŭzoleo Sidi Brahim Riahi

Maŭzoleo redakti

Sidi Brahim estas entombigita kun pluraj el siaj filoj, teologoj kiel li, en maŭzoleo en la strato Sidi Brahim Riahi en la historia urbocentro de Tunizo.

Referencoj redakti