Sidney (George) REILLY (originale Sigmund Rosenblum) (n. 24-an de marto 1874, Odeso, Rusa Imperio – m. 25-an de novembro 1925, Moskvo, Sovetunio) estis majstra spiono (atuto de la spionoj) komence de la 20-a jarcento. Li akiris persajn naftokoncesiojn kaj germanajn mararmeajn sekretojn por Britio. Oni supozas, ke kelkajn historiojn li mem elpensis kaj disvastigis.

Sidney Reilly
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1873 (1873-03-24)
en Odeso
Morto 5-an de novembro 1925 (1925-11-05) (52-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo ekzekuto
Loĝloko Odeso
Ŝtataneco Rusia ImperioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo spiono • komercisto de armiloj
vdr

Li naskiĝis kiel bastardo de odesa juda kuracisto. Li studis en Vieno kemion (1890–93), poste elmigris al Brazilo, kie konatiĝis kun britaj oficiroj en Amazonio en 1896. Li alprenis la nomon Sidney George Reilly en 1899.

Li agadis kiel spiono de la brita sekretservo kaj kolektis informojn pri la naftokampaj esploroj de Bakuo, konstruo de la transsiberia fervojo, pri nederlanda helpo por la sud-afrikaj buroj, pri naftoindustriaj evoluigoj en Persio, pri Port Arthur, Manĉurio.

Laŭ la legendo, li maskis sin en 1905 al pastro en la franca Riviero kaj konvinkis William Knox D'Arcy vendi siajn posedojn naftokoncesiojn en Persio ne al la francoj sed al la britoj.

Li reprezantis germanan ŝipkonstruan firmaon en Sankt-Peterburgo kaj verŝajne tiel akiris kvinjarajn planojn de Germanio pri la mararmea evoluigo. Li sciigis pri la planoj dum tri jaroj al Britio.

Li agadis ekde 1914 en Novjorko, kie aĉetis munucion kaj partoprenis en malhelpo de la germanaj sabotaĵoj kontraŭ usonaj fabrikoj. Post kiam li realvenis en Eŭropon, li plurfoje kaŝagadis en Germanio.

Reilly vojaĝis en majo de 1918 al Moskvo por partopreni en puĉo kontraŭ la bolŝevika registaro, sed oni senvualigis lin kaj li devis rifuĝi. Laŭ supozoj, li plurfoje realvenis al Soveta Rusio, sed oni kaptis lin en septembro de 1925 ĉe la limo kaj ekzekutis lin en apudmoskva arbaro.

Iujn detalojn de lia aventura vivo uzis Etelo Vojniĉ en ŝia romano "Ojstro", kun kiu li amikis kaj vojaĝis tra Italio.

Literaturo redakti

  • Andrew Cook, Ace of Spies: The True Story of Sidney Reilly; 2004, Tempus Publishing, ISBN 0-7524-2959-0.
  • Andrew Cook, On His Majesty's Secret Service, Sydney Reilly Codename ST1; 2002, Tempus Publishing, ISBN 0-7524-2555-2.
  • Richard Deacon, Spyclopaedia; 1987, Macdonald & Company Publishers Ltd, ISBN 0-356-14600-6.
  • Michael Kettle, Sidney Reilly: The True Story of the World's Greatest Spy; 1986, St. Martin's Press, ISBN 0-312-90321-9.
  • Robert Bruce Lockhart, Memoirs of a British Agent (reprint); 2003, Folio Society, ASIN B000E4QXIK.
  • Andrew Lycett, The Man Behind James Bond; 1996, Turner Publishing, ISBN 1-57036-343-9.
  • Robin Bruce Lockhart, Reilly: Ace of Spies; 1986, Hippocrene Books, ISBN 0-88029-072-2.
  • Richard B. Spence, Trust No One: The Secret World Of Sidney Reilly; 2002, Feral House, ISBN 0-922915-79-2.